Stará Ves nad Ondřejnicí

Stará Ves nad Ondřejnicí estas municipo en Ĉeĥio, regiono Moraviasilezia, distrikto Ostrava-urbo. Vivas ĉi tie 2 936 loĝantoj (2023).

Stará Ves nad Ondřejnicí
municipo
Renesanca kastelo en Stará Ves
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Stará Ves nad Ondřejnicí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Administra municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Riveroj Odro, Lubina
Situo Stará Ves nad Ondřejnicí
 - alteco 240 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 30″ N 18° 11′ 31″ O / 49.72500 °N, 18.19194 °O / 49.72500; 18.19194 (mapo)
Areo 18,79 km² (1 879 ha)
Loĝantaro 2 936 (2023)
Denseco 156,25 loĝ./km²
Unua skribmencio 29-a de novembro 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 23
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0806
NUTS 5 CZ0806 598739
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Stará Ves nad Ondřejnicí
Retpaĝo: www.staraves.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Petřvald, Ostrava, Trnávka, Jistebník, Brušperk kaj Krmelín.

Partoj de la municipo redakti

  • Košatka – ĝi situas proksimume du kilometroj en nordokcidenta direkto, tranĉas ĝin du riveroj (Odra kaj Lubina), ĝi konservis trankvilan provincan karakteron.
  • Stará Ves

Historio redakti

La unua skriba mencio pri municipo Bruneswerde troviĝas en testamento de olomouca episkopo Bruno el Schauenburg datita la 29-an de novembro 1267. En la jaro 1536 la olomouca episkopo Stanislav Thurzo rajton uzi municipan blazonon kun ora rozo.

La plej grandan spuron en la historio de municipo lasis silezia familio de Sirakovský-idoj el Pěrkov. Verŝajne la plej granda faro de ilia regado estis konstruado de renesanca kastelo el la jaroj 1560-1570, kiun komencis Jaroš Syrakovský, senjoro de Proskovice kaj Stará Ves. Post lia morto daŭrigis en la konstruado lia filo, Ctibor Syrakovský, la plej supera skribisto de Margraflando Moravio. Danke al sia posteno kaj posedaĵo li povis permesi al si disvastigi la projekton je reprezentaj spacoj. Pro lia merito la fasado estas ankaŭ ornamita per figura sgrafito.

Syrakovský-idoj ankaŭ signife alikonstruis lokan preĝejon, kiu fariĝis loko de ilia lasta ripozo. Estis ĉi tie sepultitaj ankaŭ iliaj edzinoj. Interesaĵo estas renesanca fresko kun biblia aperaĵo malkovrita en la jaro 2000.

En la tempo de la tridekjara milito la vilaĝo transiras al Kryštof Karel Podstatský el Prusinovice. Tiutempe la vilaĝo estas unuafojebildigita sur mapo de Moravio, kies aŭtoro estis Johano Amoso Komenio. Laŭ loka tradicio sveda soldata garnizono en la jaro 1643 prirabis la kastelon kaj la preĝejon, sed malgranda parto de svedoj estis peligita en kastelan kelon kaj tie mortigita. La kelaro tial portas nomon Švejďák (Svedulo).

Post preskaŭ 300 jaroj transprenis Stará Ves la olomouca ĉefepiskoplando. En la jaro 1930 posedanto fariĝis urbo Moravia Ostrava. En la jaro 1991 la municipo memstariĝis.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 717
18801 893
18901 935
19002 231
19102 399
19212 334
JaroLoĝantoj
19302 621
19502 174
19612 349
19702 243
19802 309
19912 380
JaroLoĝantoj
20012 448
20142 734
20162 777
20172 787
20182 760
20192 789
JaroLoĝantoj
20202 822
20212 753
20222 855
20232 936

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Johano Baptisto – konstruita en la jaroj 15871589, konsekrita la 28-an de aprilo 1591
  • Kastelo en Stará Ves nad Ondřejnicí – konstruita en la jaroj 15651578, ornamita per figura sgrafito