Valéria Gyenge [djenge], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyenge Valéria estis hungara naĝisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, fotisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Garai Jánosné.

Valéria Gyenge
Valéria Gyenge
Valéria Gyenge
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1933 (1933-04-03) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioKanado
Familio
Infano Soo Garay
Okupo
Okupo naĝisto • fotistoverkisto
vdr

Valéria Gyenge[1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1933 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Valéria Gyenge laboris en fotolaboratorio en sia naskiĝurbo inter 1950-1956. Depost la hungara revolucio de 1956 ŝi disidis al Kanado, kie ŝi edziniĝis kaj naskis du filinojn. Ŝi finis kvarjaran kurson pri fotado, poste ŝi fondis fotfirmaon en Toronto. Ŝi ricevis 3 hungarajn premiojn inter 1952-2006.

Sporta kariero redakti

Valéria Gyenge inter 1945-1956 estis naĝisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 17-foje. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo (en la unua Olimpiko), krome en eŭropa ĉampionumo ŝi estis la unua en 1954. Ekde 1957 ŝi naĝis en Kanado, poste 2 jarojn ŝi estis trejnisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti