Valeyres-sous-Rances

komunumo de Svislando

Valeyres-sous-Rances estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 559 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Valeyres-sous-Rances
Blazono de Valeyres-sous-Rances
Blazono de Valeyres-sous-Rances
Blazono de Valeyres-sous-Rances
Valeyres-sous-Rances
Valeyres-sous-Rances
Valeyres-sous-Rances
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 45′ 11″ N 6° 31′ 33″ O / 46.75306 °N, 6.52583 °O / 46.75306; 6.52583 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 11″ N 6° 31′ 33″ O / 46.75306 °N, 6.52583 °O / 46.75306; 6.52583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 559
Areo 6,35 km²
Alteco 507 m super marnivelo
Poŝtkodo 1358
Komunumkodo 5763
Mapo de Valeyres-sous-Rances
Mapo de Valeyres-sous-Rances
Mapo de Valeyres-sous-Rances
vdr

Geografio redakti

La komunumo Valeyres-sous-Rances situas inter la Ĵurasa Montaro en nordo kaj la ebenaĵo de Orbe en sudo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vaelyres-sous-Rances kaj la vilaĝeto La Robellaz kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,37 km², de kiuj 9,1% estas kovritaj de arbaro, 82,5% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Valeyres-sous-Rances limas en nordo al Rances, en nordoriento al Mathod, en sudoriento al Orbe, en sudokcidento al Montcherand, kaj en okcidento al Sergey.

Trafiko redakti

Tra la teritorio de la komunumo Valeyres-sous-Rances pasas en nordoriento la kantona ĉefvojo n-ro 130 de Yverdon-les-Bains al Orbe, kaj en nordokcidento al svisa aŭtovojo A9, kies alveturejo Orbe situas ĉe la suda komunumlimo. La vilaĝ Valeres mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj sed bone atingebla pere de konekta vojo de la kantona ĉefvojo kaj la aŭtovojo. Pere de la poŝtaŭtolinioj de Orbe al Yverdon kaj de Orbe al Baulmes la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Valeyres-sous-Rances datiĝas el la jaro 1272 kiel Valieres. Dum mezepoko Valeyres-sous-Rances apartenis al la Subvoktejo Les Clées. De 1550 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la vilaĝo apartenis al la berna Kamparvoktejo Yverdon kaj ek de tiam ĝis la administra reformo de 2006 al la Distrikto Orbe, kiu tiam estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti