Orbe VD

komunumo de Svislando
- La mallongigo VD en Orbe VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Orbe.

Orbe (la malnova germanlingva nomo Orbach nuntempe ne plu estas uzata) estas historia urbo kaj komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso de Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 5965 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Orbe
Blazono de Orbe
Blazono de Orbe
Blazono de Orbe
La historia urbokerno de Orbe
La historia urbokerno de Orbe
La historia urbokerno de Orbe
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 43′ 28″ N 6° 31′ 56″ O / 46.72444 °N, 6.53222 °O / 46.72444; 6.53222 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 28″ N 6° 31′ 56″ O / 46.72444 °N, 6.53222 °O / 46.72444; 6.53222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5965
Areo 12,04 km²
Alteco 479 m super marnivelo
Poŝtkodo 1350
Komunumkodo 5757
Mapo de Orbe
Mapo pri la situo de Orbe en la Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
vdr

Geografio redakti

La historia urbokerno de Orbe tronas sur elstaraĵo de la Ĵurasa Montaro, kiun je tri flankoj ĉirkaŭfluas la rivero Orbe, laŭ kiu la urbeto nomiĝas. La historia urbokerno plejparte konservis sian mezepokan aspekton. La plej granda parto de la urbo hodiaŭ etendiĝas sub la historia urbokerno sur la Orbebenaĵo (france Plaine de l'Orbe). En oriento la rivero Talent alfluas al Orbe. Ek de la kunfluejo la rivero nomiĝas Thielle.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,04 km², de kiuj 3,0% estas kovritaj de arbaro, 77,0% servas por agrikulturo kaj 17,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Orbe limas en nordo al Valeyres-sous-Rances, en norda nordnordoriento al Mathod, en nordnordoriento al Ependes, en nordoriento al Essert-Pittet, en oriento kaj sudoriento al Chavornay, en sudo al Arnex-sur-Orbe, en sudokcidento al Agiez, kaj en okcidento al Montcherand.

Trafiko redakti

Al la publika transportreto Orbe estas konektita per flanka fervojlinio de la linio de Yverdon-les-Bains al Laŭzano de Chavornay al Orbe. De Orbe eliras diversaj buslinioj, kiel ekzemple la poŝtaŭtolinio de Orbe al Vallorbe.

Oriente de Orbe en Suchy situas la disbranĉiĝo de la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A9. Al A9 Orbe havas propran alveturejnon oriente de la urbo, la plej proksima alveturejo al A1 situas 3 kilometrojn sude en Chavornay.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Orbe datiĝas el la jaro 280 kiel Urba. Orbe ĉiam estis grava trafiknodo, ĉar de ĝi flankeniĝas la vojo al la Jougne-Pasejo. En la epoko de Rudolfo la 1-a en la jaro 888 Orbe estis palatinato de la burgonjaj reĝoj. En la jaro 1032 post la morto de la lasta rudolfa reĝo de Burgonjo Orbe estis integrita al la Sankta Romia Imperio. La regado pri Orbe transiris al la Grafoj de Montfaucon de Montbéliard. En la jaro 1235 la Grafo Girard de Montfaucon konstruiigis muron ĉirkaŭ la kastelo de Orbe kaj koncedis al la loko la urborajton, kiun en la jaro 1352 lia vidvino Jaquette de Grandson formale konfirmis. En la jaro 1475 la Svisa Ĵurkomunumo la unuan fojon konkeris la urbon. Post kiam Hugo de Chalon rekonkeris la urbo, Karolo la Brava akceptis en Orbe la senditon de la Svisa Ĵurkomunumo. Post la fino de la Burgonjaj Militoj Orbe falis definitive sub la servuteco de la Svisa Ĵurkomunumo, kiu ĝis administris kiel komuna havaĵo de 1484 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. En la jaro 1798 la civitanoj de Orbe subtenis la Helvetan Revolucion kaj petis la subtenon de Napoleono por liberiĝi de la ĵurkomunuma servuteco. De 1798 ĝis 2006 Orbe estis ĉefurbo de la samnoma distrikto, kiu dum la tempo de la Helveta Revolucion une apartenis al la Kantono Lemano kaj poste estis integrita al la nove fondita Kantono Vaŭdo. Ek de la 1-a de januaro 2007 Orbe apartenas al la distrikto Vaŭda Nordĵuraso. [3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti