Essert-Pittet
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Essert |
Essert-Pittet estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Essert-Pittet | |
---|---|
Blazono de Essert-Pittet | |
Ortschaft • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 43′ 39″ N 6° 35′ 1″ O / 46.72750 °N, 6.58361 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 39″ N 6° 35′ 1″ O / 46.72750 °N, 6.58361 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 146 |
Areo | 2,76 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1435 |
Komunumkodo | 5915 |
Situa mapo de Essert-Pittet | |
Geografio
redaktiLa komunumo Essert-Pittet situas en la Vaŭda Mezlando ĉe la suda flanko de la flotebenaĵo de la rivero Orbe proksimume 7 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Essert-Pittet kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,76 km², de kiuj 4,7% estas kovritaj de arbaro, 82,6% servas por agrikulturo kaj 11,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Essert-Pittet limas en nordo al Orbe, en nordoriento al Ependes, en sudoriento al Suchy, en sudo al Corcelles-sur-Chavornay, kaj en okcidento al Chavornay.
Trafiko
redaktiTra Essert-Pittet pasas la vojo n-ro 134 de Yverdon-les-Bains al Laŭzano. En nordokcidento de la komunumo situas sur la komunuma teritorio la vojnodo de la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A9. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Yverdon-les-Bains al Laŭzano.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Essert-Pittet datiĝas el la jaro 1100 kiel Exertus. Dum mezepoko la Monaĥejo Romainmôtier posedis bienojn en Essert-Pittet. En la 13-a jarcento Essert-Pittet apartenis al la Senjorujo Belmont kaj ekde la 15-a jarcento ĝi estis memstara senjorujo. Jam antaŭ la jaro 1448 Essert-Pittet ekzistis kiel komunumo. Sub la berna regado la familio Henzel posedis la senjorujon. Tiu familio en la jaro 1609 konstruis kastelon, kiu bruliĝis en la 19-a jarcento. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Essert
- Essert-Pittet (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Essert-Pittet Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Essert-Pittet – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)