Valgerður Sverrisdóttir
Valgerður Sverrisdóttir (naskiĝinta la 23-an de marto 1950) estas islanda politikisto, kiu havis la postenojn de diversaj ministroj. En 2008-2009 ŝi estis mallongtempa partiestro de la Progrespartio. Ŝi estas parlamentano ekde 1987. En februaro 2009 ŝi anoncis ke ŝi kandatiĝos en la parlamentelektado en printempo 2009.
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii ŝin oni povas sub ŝia persona nomo Valgerður.