Valkirio

(Alidirektita el Valkirioj)

Valkirioj estas figuroj de la skandinava mitologio, ĝenerale reprezentitaj kiel belegaj militistinoj sur blankaj ĉevaloj. Plejofte oni priskribas ilin kiel filinojn de Odino. La valkirioj vizitis la batalejojn kaj elektis la plej heroemajn inter la mortintoj (la einherjar) por konduki ilin al Valhalo. Odino bezonis la einherjar, por ke ili militu kun li en la mondofina batalego de la ragnarök (la krepusko de la dioj).

Valkirio
milita dio
Verko nord-ĝermana mitologio
Informoj
Sekso ina
vdr
La "duondormo de valkirio", fare de la angla pentristo Edward Robert Hughes (1851-1914). Hughes reduktas la militistan aspekton de la valkirio, pentrante belan junulinon en preskaŭtravidebla vestaĵo. Ŝia kasko bildiĝas, sed flanke, kaj la glavo estas en glavingo, ne batalopreta.

Etimologio redakti

La vorto "valkirio" venas de la norena vorto valkyrja (plurale valkyrjar), el la vorteroj radikoj valr "kadavroj sur batalkampo" and kyrja "elektanto", do signifis "elektanto de la batalmortantoj. En la anglosaksa lingvo la koncerna vorto estis "wælcyrige". La moderna germana formo "Walküre" aperis en la unuaj germanlingvaj tradukoj de la Poezia Edda (Friedrich Heinrich von der Hagen 1812, Fratoj Grimm 1815 kaj Karl Joseph Simrock 1851; vidu en la vikifontaro la germanlingvan verkon Die Edda). Tiuj verkoj provizis parton de la materialo uzita fare de la germanlingva komponisto Richard Wagner en la opera ciklo La Ringo de la Nibelungo, kiu senmortigis la vorton en la opero Die Walküre ("la valkirio"), kies teksto verkiĝis inter 1852 kaj 1853. En la antikva islanda lingvo valkyrja (la elektantino de la mortigitoj).

Alfabeta listo de valkirioj redakti

  • Brunhilda
  • Göll
  • Göndul
  • Gudr
  • Gunn
  • Herfjoturr
  • Hildr
  • Hladgunnr
  • Hlokk
  • Hrist
  • Mist
  • Rota
  • Sigrdrifa
  • Sigrún
  • Skagull
  • Skeggjald
  • Skuld (unu de la tri nornoj)
  • Svafa
  • Trud

Aliaj rilataj mitologioj redakti

Parcoj en helena mitologio kaj banŝio en irlanda mitologio estis mitulinoj rolantaj ĉirkaŭ morto.