Vanča Kljaković

kroata verkisto, dramisto kaj reĝisoro de televidaj filmoj

Vanča Kljaković - prononco [VANĉa KLJAkoviĉ] - estis kroata verkisto, dramisto kaj reĝisoro de televidaj filmoj. Li naskiĝis la 29-an de marto 1930 en Split kaj mortis la 16-an de septembro 2010 sur la insuleto Vrnik proksime de la pli granda insulo Korčula en la Adriatika Maro.

Vanča Kljaković
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1930 (1930-03-29)
en Split
Morto 16-an de septembro 2010 (2010-09-16) (80-jaraĝa)
en Vrnik
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco KroatioSocialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroteatra reĝisoroaktorodramaturgo vd
Laborkampo directing • kina reĝisorado • aktorado • dramo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj teatraĵoj Hanibalo kaj Vilhelmo la konkeranto en esperantlingva versio estis unuafoje publike prezentitaj kadre de la 48-a UK 1963 en Sofio, Bulgario, fare de aktoroj de la Internacia Arta Teatro: En la teatraĵo Hanibalo sceneje spekteblis Fahro Konjhodzić, Mato Ergović kaj Božena Dermit, kaj en la teatraĵo Vilhelmo la konkeranto Stane Starešinić kaj Silva Fulgosi. La prezentaĵo Hanibalo ripetiĝis kadre de la sekva 49-a UK 1964 en Hago, Nederlando fare de la sama teatra grupo, kvankam nur la aktorino Božena Dermit restis la sama kiel en Sofio, kaj la du virajn rolojn transprenis Fabijan Šavagović kaj Mato Ergović.