Vanessa Natake

Vanessa NAKATE, naskiĝis la  11-an de novembro 1996(nun 1996-11-11), estas uganda media aktivulo por la klimato[1]. Kreskinte en Kampalo, ŝi engaĝiĝis en decembro 2018, rimarkinte la nekutime altajn temperaturojn en sia lando[2].

Vanessa Natake
Vanessa Nakate.jpg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1996 (1996-11-15) (25-jara)
en Kampalo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Ugando
Alma mater Makerere University Business School
Okupo
Okupo klimata aktivulo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

EdukadoRedakti

Vanessa Nakate estas diplomita pri komerca administrado ĉe la Universitato de Makerere[3].

Agoj por la klimatoRedakti

Sekvante la ekzemplon de Greta Thunberg, ŝi fondis la klimatan movadon en Ugando. Ĝi komenciĝis per individua striko en januaro 2019, por kontraŭstari la pasivecon de registaroj fronte al la tutmonda varmiĝo[4]. Laŭ ŝi, la temo de klimata ŝanĝo estis okcidentigita "Kiam ĝi estas diskutata en la nordo, ĝi estas el la vidpunkto de la risko de ekonomia krizo por la riĉaj landoj. Ili ne rimarkas, ke por ni, ĝi estas palpebla dramo."[5] Dum kelkaj monatoj ŝi protestis sole antaŭ la uganda parlamento[6]. Al ŝi tiam aliĝas pluraj junuloj respondantaj al ŝiaj vokoj en sociaj retoj, inkluzive de Leah Namugerwa kaj Hilda Flavia Nakabuye, kiuj atentigas pri la problemo de la tropikaj arbaroj de Kongo[7]. Nakate kreis la movadojn "Junularon por Estonta Afriko" same kiel la "Rise Up Movement", ankaŭ bazitan en Afriko[8].

Ŝi estis agnoskita kiel unu el tri junaj nigrulaj aktivuloj en Afriko provanta kontraŭbatali klimatan ŝanĝon kune kun Adenike Oladosu kaj Elizabeth Wathuti fare de Greenpeace UK kadre de la Black History Month en la Unuiĝinta Reĝlando2. En decembro 2019, Nakate estis unu el la junaj aktivuloj alparolanta ĉe la COP25 en Madrido[9].

Komence de januaro 2020, ŝi publikigis, kune kun dudek aliaj junuloj el la tuta mondo, malferman leteron al partoprenantoj de la Monda Ekonomia Forumo, alvokante kompaniojn, bankojn kaj registarojn ĉesigi ĉian investon en fosiliaj brulaĵoj[10]. Ŝi ankaŭ partoprenas en la klimata marŝo en la lasta tago de la Forumo[11]. Kadre de la protestoj kontraŭ la Forumo, ŝi partoprenis gazetaran konferencon kun aliaj junaj aktivuloj inkluzive de Greta Thunberg, Luisa Neubauer, Isabelle Axelsson kaj Loukina Tille. En la artikolo de Associated Press, ŝi malkovras ke ŝi estis forigita de la grupfoto dum la enpaĝigo kaj kritikas ĉi tiun intervenon, kiu signifas igi homojn de koloro nevideblaj[12]. La agentejo tiam parte malantaŭeniris: ĝi forigis la foton sed ne pardonpetis[13].

Monaton antaŭ la COP 26, en pintkunveno organizita de UN en Milano por 400 junuloj el la tuta mondo, ŝi faris paroladon, en kiu ŝi emfazis, ke la ĉiujaraj 100 miliardoj da fondusoj por klimathelpo promesitaj al vundeblaj landoj ne estis pagitaj[14]. Ŝi aldonis "Perdaĵoj kaj damaĝoj estas kun ni nun, ni devas meti ilin en la kerno de la intertraktadoj."[15].

Ŝi ĉeestas ĉe la COP 26 en Glasgovo, kune kun Greta Thunberg kaj Dominika Lasota kie la tri klimataktivuloj esperas renkontiĝi rekte kun kelkaj dekoj da registaroj por instigi ilin plenumi la celojn de la Pariza Klimata Interkonsento[16][17].

En marto 2022, ugandaj ekologiaj aktivuloj atakis la TotalEnergies mega-naftoprojekton en Orientafriko. La franca Nacia Asembleo ricevis kvar ĉefajn junularajn aktivulojn por celvarbi la registaron por preni pozicion en la projekto. Vanessa Nakate estis unu el ili.

MotivojRedakti

Ŝi estas motivita de la fakto, ke la tutmonda varmiĝo en ŝia lando kondukas al inundoj kaj trosekecoj, kio rezultigas rapidajn plialtiĝojn de la prezoj de bazaj nutraĵoj, kiuj aparte premas la malriĉulojn18. Tamen, ellaso de forceja gaso estas ĉefe respondeco de riĉaj landoj kaj de la plej riĉaj loĝantoj de evolulandoj.

En intervjuo de 2019 kun Amy Goodman por Democracy Now!, Vanessa Nakate klarigas sian engaĝiĝon al klimata protekto jene: "Mia lando tre dependas de agrikulturo, do same ties loĝantoj. Do se niaj bienoj estas detruitaj de inundoj, se la bienoj estas detruitaj de sekeco kaj la agrikultura produktado reduktiĝas, tio signifas, ke la prezo de nutraĵoj plialtiĝas. Do nur la plej privilegiitaj povos aĉeti manĝaĵojn. Kaj kiuj estas la plej grandaj elsendantoj de niaj landoj, tiuj estos kapabla travivi la nutra krizon, dum la plejmulto de la homoj, kiuj vivas en urbetoj kaj kamparaj komunumoj, malfacilas akiri nutraĵojn pro la altaj prezoj. Kaj tio kondukas al malsato kaj morto. Laŭvorte, en mia lando, la manko de pluvo signifas malsato kaj morto por la malpli privilegiitaj."[18]

DistingojRedakti

Ŝi estas en la listo de BBC 100 Women publikigita la 23an de novembro 2020[19].

Poste en 2021 ĝi estas parto de la listo Time 100 Next publikigita de Time la 17-an de februaro 202124.

VerkaroRedakti

  • Nakate, Vanessa (28-a de oktobro 2021). A bigger picture: my fight to bring a new African voice to the climate crisis ISBN 978-035865450-6.

ReferencojRedakti

  1. El Pais, « 'Greta Thunberg in Madrid: “I hope world leaders grasp the urgency of the climate crisis” », El Paid,‎ 6-a de decembro 2019, (konsultita la 25-a de januaro 2020) (legi rete[rompita ligilo] arkivo)
  2. James Hanson, « 3 young black climate activists in Africa trying to save the world » (legi rete arkivo, ĉe www.greenpeace.org.uk, 28-a de oktobro 2019 (konsultita la 25-a de januaro 2020)
  3. Frank Kisakye, « 22-year-old Nakate takes on lone climate fight » (legi rete arkivo, ĉe The Observer - Ouganda (konsultita la 7-an de aprilo 2020)
  4. J. Lester Feder, Zahra Hirji et Pascale Müller, « A Huge Climate Change Movement Led By Teenage Girls Is Sweeping Europe. And It’s Coming To The US Next. » (legi retearkivo), ĉe BuzzFeed News, 7-a de februaro 2019 (konsultita la 25-an de januaro 2020)
  5. Alizee Vincent, « Activisme écolo: stop à l'entre-soi occidental ! », Causette N° 109,‎ marto 2020
  6. « 22-year-old Nakate takes on lone climate fight » (legi rete arkivo), ĉe The Observer', 30-a de majo 2019 (konsultita la 25-an de januaro 2020)
  7. « Glasgow student follows Greta Thunberg with 30 day climate crisis strike » (legi rete arkivo), ĉe Glasgow Times, 25-a de novembro 2019 (konsultita la 25-an de januaro 2020)
  8. Ryan Bort et Ryan Bort, « A Rolling Stone Roundtable With the Youth Climate Activists Fighting for Change in Davos » (legi rete arkivo), ĉe Rolling Stone, 23-a de januaro 2020 (konsultita la 25-an de januaro 2020)
  9. « Climate change: What's Greta been saying at the COP25 conference in Madrid? » (legi rete arkivo, ĉe BBC, 7-a de decembro 2019 (konsultita la 25-an de januaro 2020)
  10. « At Davos we will tell world leaders to abandon the fossil fuel economy »legi rete arkivo, ĉe The Guardian, 10-a de januaro 2020 (konsultita la 25-an de januaro 2020)
  11. Somini Sengupta, « Greta Thunberg Joins Climate March on Her Last Day in Davos », The New York Times,‎ 24-a de januaro 2020 (ISSN 0362-4331, legi rete, (konsultita la 25-an de januaro 2020)
  12. « Coupée d'une photo, l'activiste ougandaise Vanessa Nakate s'indigne contre le racisme » (legi rete arkivo), ĉe La Libre, 25-a de januaro 2020 (konsultita la 25-an de januaro 2020)
  13. « AP Definitive Source / AP statement on cropped photo » arkivo, ĉe blog.ap.org (konsultita la 25-an de januaro 2020)
  14. « 7 temps forts de l'action climatique à retenir avant la COP26 » arkivo, ĉe ThePressFree, 3-a de oktobro 2021 (konsultita la 3-an de oktobro 2021)
  15. « À l'approche de la COP26, les jeunes se mobilisent pour le climat » arkivo, ĉe ladepeche.fr (konsultita la 3-an de oktobro 2021)
  16. « https://twitter.com/avaaz/status/1454781610226855937 » arkivo, ĉe Tvitero (konsultita la 1-a de novembro 2021)
  17. « Vanessa Nakate, militante ougandaise pour le climat : « Je veux des actions maintenant, pas dans dix ans » », Le Monde.fr,‎ 5-a de novembro 2021 (legi rete arkivo, konsultita la 6-a de novembro 2021)
  18. « Uganda’s First Fridays for Future Climate Striker, Vanessa Nakate, Joins COP25 Protests in Madrid » arkivo, ĉe Democracy Now! (konsultita la 25-a de jannuaro 2020)
  19. « BBC 100 Women 2020: Who is on the list this year? », BBC News,‎ 23 novembre 2020 (legi rete arkivo, konsultita la 17-an de februaro 2021)

Vidu ankaŭRedakti