Veľký Ďur, hungare Nagygyőröd estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. Veľký kaj Nagy signifas: granda.

Veľký Ďur situas en la plej griza regiono

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Vráble-Levice. La lasta troviĝas 13 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo naskiĝis en 1960, tiam la subaj 3 vilaĝoj unuiĝis. En 1910 loĝis en Suba Győröd 366, en Supra Győröd 394, en Kisgyékényes 300 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝoj apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en la unuigita vilaĝo 1305 da homoj, (1252 slovakoj, 33 hungaroj).

Suba Győröd redakti

La unua mencio pri Győröd devenis el 1205 en formo "Geurund", pri Suba Győröd el 1274. La kampoj apartenis al fortikaĵo de Léva. La turkoj detruis la vilaĝon en 1574.

Supra Győröd redakti

La unua mencio pri Supra Győröd devenis el 1278 en formo "Geurud Superior". La kampoj apartenis al diversaj bienuloj.

Kisgyékényes redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1290 en formo "Gekenus". Dum la historio la kampoj apartenis aŭ bienuloj, aŭ al eklezio. En 1663 la turkoj bruldetruis la vilaĝon.

Vidindaĵoj redakti