Veľkrop (hungare Velkő rutene Викріп [vikrip]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Veľkrop
hungare: Velkő, rutene: Викріп
municipo
Vido al Veľkrop
Oficiala nomo: Veľkrop
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Stropkov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Montaro Malaltaj Beskidoj
Situo Veľkrop
 - alteco 283 m s. m.
 - koordinatoj 49° 14′ 32″ N 21° 45′ 01″ O / 49.24222 °N, 21.75028 °O / 49.24222; 21.75028 (mapo)
Areo 10,44 km² (1 044 ha)
Loĝantaro 221 (31.12.2011)
Denseco 21,17 loĝ./km²
Unua skribmencio 1408
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 091 01
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SP
NUTS 527980
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Veľkrop
Retpaĝo: www.obecvelkrop.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Veľkrop situas en valo, laŭ traira flankovojo. Stropkov troviĝas je 10 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1408. En 1600 oni komputis tie 11 servutulajn domojn, ortodoksan preĝejon kaj paroĥon. En 1663 pro pesto multaj mortis. En 1715 8, post 5 jaroj 10 familioj pagis imposton. En 1828 280 vilaĝanoj en 36 domoj vivis. En 1891 pro incendio duono de la vilaĝo cindriĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Velkő 229 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Stropkov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veľkrop 220 homoj, (145 slovakoj, 35 ciganoj, 30 rutenoj).

Vidindaĵoj redakti

  • grekokatolika preĝejo de 1775