Vella GR
Vella (germanlingva kaj ĝis 1987 oficiala nomo estas Villa) estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 434 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Vella | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Lumnezia/Lugnez |
Koordinatoj | 46° 43′ 12″ N 9° 10′ 12″ O / 46.72000 °N, 9.17000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 12″ N 9° 10′ 12″ O / 46.72000 °N, 9.17000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 434 |
Areo | 7,42 km² |
Alteco | 1244 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7144 |
Komunumkodo | 3605 |
Geografio
redaktiVella situas en la valo Lumnezia okcidente de la rivero Glogn sur alteco de 1244 m s.m. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vella kaj la setlejo Pleif, kie situas la vala preĝejo Sankta Vincenco, kiu estas la plej malnova preĝejo de la valo Lumnezia.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Vella limas en nordo al Mundaun, en nordoriento al Morissen, en oriento al Cumbel, en sudoriento al Suraua, en sudokcidento al Degen, kaj en nordokcidento al Obersaxen.
Trafiko
redaktiVella situas ĉe la vojo de Glion/Ilanz al Vrin, sur kiu kondukas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Estas ankaŭ poŝtaŭtolinioj al Morissen, Uors kaj Degen. De Vella seĝotelfero kondukas al Triel kaj Hitzeggen sur alteco de 2112 m s.m. Per tiu soĝotelfero dum vintro Vella estas konektia al la skiregiono Obersaxen-Piz Mundaun.
Lingvoj
redaktiLa oficiala lingvo de la komunumo estas la sursilvana dialekto de la romanĉa lingvo. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2000 84% de la loĝantaro indikis kiel ĉeflingvo la romanĉan, 14% la germanan kaj 1% la serbo-kroatan lingvon.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Vella datiĝas el la jaro 840 kiel ad sanctum Vincentium [...] in valle Leguntia. [1]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de Vella
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Vella
- Vella GR en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vella – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Katolika preĝejo Sankta Vincenco en Pleif
-
Centro de Vella