Verĥovina-Bistra, ukraine Верховина-Бистра, hungare Határszög [hatArsog] estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Velikij Bereznij.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Verĥovina-Bistra situas fine de sakovojo. Velikij Bereznij troviĝas je 42, Uĵhorodo je 85 km-oj. La plej proksima stacidomo en Volosjanka funkcias je 4 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1582. En 1904 pro la hungariga politiko la tiama Verhovinabisztra ricevis hungaran loknomon Határszög. En 1910 vivis tie 792 loĝantoj, (769 rutenoj, 14 germanoj, 9 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Alsópásztély apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Verĥovina-Bistra/Határszög. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti