Virovitica (historia departemento)
Verőce (verOce) estis historia reĝa departemento en la suda parto de la Hungara Reĝlando, pli precize en la orienta parto de Kroatio-Slavonio, kroate: Virovitička županija.
- Departementejo: Virovitica
- Areo: 4 867 km²
- Loĝantaro: 272 430 en 1910
Demografio
redaktiLaŭ la censo de 1910
Administracio
redaktiEstis 6 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:
- Donji Miholjac
- Đakovo
- Osijek, samtempe municipa urbo
- Našice
- Slatina
- Virovitica samtempe departementejo
La departemento estis grandparte ebenaĵa. Gravaj riveroj limis ĝin: norde Dravo, oriente en mallonga etapo Danubo.
En 895 la alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena por loĝadi pro la paŝtejoj, ebenaĵo kaj riveroj. La departemento fondiĝis en la 12-a j.c. Inter 1526-1718 la turkoj okupis la departementon. En 1868 Hungario kaj Kroatio faris ŝanĝon: por departementoj Szerém, Verőce kaj Pozsega (reĝa departemento) hungaroj ricevis havenurbon Fiume. Post 1918 ĝi apartenis al SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando), poste al Jugoslavio. Dume dum la Dua Mondmilito ĝi apartenis al Kroatio. Ekde 1991 ĝi apartenas al Kroatio.
Eksteraj ligiloj
redakti- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine