Donji Miholjac
Bazaj informojRedakti
Donji Miholjac, germane Unter-Miholtz, hungare Alsómiholjac estas urbo en Kroatio. La nomo signifas en ĉiuj lingvoj: suba Mikaelo. Ankoraŭ 6 komunumoj apartenas al la municipo.
- Areo de la municipo: 154 km²
- Supermara alteco: 95 m
- Loĝantaro en la municipo: 10 260, en la urbo: 6680
- Poŝtkodo: 31 540
- Telefonprefikso: 31
- Aŭtokodo: NA
SituoRedakti
Donji Miholjac situas sur ebenaĵo, Dravo (samtempe hungara landlimo) preterfluas 3 km-ojn, laŭ ĉefvojoj Pécs-aŭtoŝoseo inter Zagrebo-Beogrado kaj Virovitica-Osijek.
HistorioRedakti
La loko estis loĝata dum la Okcident-Romia Imperio, poste avaroj alvenis. Ekde 1102 ĝi apartenis al persona unio de hungaroj kaj kroatoj. Post la mezepoko la tuta regiono apartenis al la Osmana Imperio dunm 150 jarojn. Ĝis Traktato de Trianon la urbeto apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Verőce, kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.