La Verda filoskopoVerdeca filoskopo (Phylloscopus trochiloides) estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj. Ĝi estas disvastigata filoskopo tra sia reprodukta teritorio en nordorienta Eŭropo kaj moderklimata al subtropika kontinenta Azio. Tiu silvieca birdo estas tre migranta kaj vintras en Barato. Ĝi estas ne nekomuna kiel printempa aŭ aŭtuna vaganto en Okcidenta Eŭropo kaj ĝi estas ĉiujare vidata en Britio. En Centra Eŭropo oni vidas grandajn nombrojn de vagantaj birdoj kelkajn jarojn; kelkaj el tiuj povas resti por reproduktiĝi, kiel kelkaj paroj faras ĉiujare en Germanio.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda filoskopo
Ebla Verda filoskopo vintrumanta en Bhopal (Madhja-Pradeŝo, Barato)
Ebla Verda filoskopo vintrumanta en Bhopal (Madhja-Pradeŝo, Barato)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. trochiloides'
Phylloscopus trochiloides
(Sundevall, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Priskribo kaj ekologio redakti

     
    Okcidenta verda filoskopo,
    P. (t.) viridianus

    Tiu estas tipa filoskopo laŭ malgrando, aspekto, grizecverda supre kaj blankeca sube. La ununura flugilstrio troviĝanta en la suda kaj okcidenta populacioj distingas la specion el plej similaj specioj (escepte la Norda filoskopo P. borealis kiu ĉiukaze havas pli helajn krurojn). Ĝi estas iome pli malgranda ol tiu specio kaj havas pli fajnan bekon, sen malhela pinto en la suba makzelo. Analizo bazita sur latitudo de vintrantaj birdoj indikis, ke ju pli norde des pli P. trochiloides estas pli malgranda, tio estas tiu specio ŝajne ne sekvas la tendencon indikatan de la Regulo de Bergmann[2]

    Ties kanto estas altatona hezita trilado, en kelkaj populacioj enhavanta sekvencon de pli raraj trenitaj notoj.

    Ili reproduktiĝas en deciduaj aŭ miksitaj arbaroj de malaltaj teroj; nereproduktantaj birdoj de pli varmaj partoj de sia teritorio povas moviĝi al montara habitato en somero. Individuoj el sudorienta Himalajo estas ekzemple tre ofte vidataj en Butano dum la varmaj monatoj, tipe en humida arbaro de Butana abio (Abies densa) ĝis ĉirkaŭ 3,800 m super marnivelo aŭ plie, sed ili ne reproduktiĝas tie kaj revenas denove al apudaj subtropikaj malaltaj teroj vintre[3].

    La nesto estas surgrunda en malalta arbustaro. Kiel siaj parencoj, tiu malgranda paserino estas insektovora.

    Subspecioj kaj evoluado redakti

     
    Supozata evoluado ĉirkaŭ Himalajo.
    Yellow: P. t. trochiloides
    Oranĝe: P. t. obscuratus
    Ruĝe: P. t. plumbeitarsus
    Verde: P. t. "ludlowi"
    Blue: P. t. viridanus
    P. t. nitidus de Kaŭkazo ne aperas.

    Tiu specio havas kelkajn subspeciojn, el kiuj P. t . viridianus estas la plej konata en Eŭropo. Ŝajne ĝi estas ringospecio, kun populacioj diverĝe orienten kaj okcidenten de la Tibeta Altebenaĵo, poste troviĝantaj en la norda areo. Ties rilatoj estas tre konfuzaj:[4]

    Orienta grupo: Verdaj filoskopoj

    • Phylloscopus trochiloides trochiloides: Verda filoskopo
    Suda bordo de Himalajo orienten el Nepalo al okcidenta Ĉinio.
    Malhele grizecverda supre, ofte iom de dua flugilstrio.
    • Phylloscopus trochiloides obscuratus: Grizverda filoskopo
    Intermeza inter trochiloides kaj plumbeitarsus.
    Gansuo kaj ĉirkaŭaĵoj, Ĉinio.
    • Phylloscopus trochiloides plumbeitarsus: Dustria verda filoskopo
    Reproduktiĝas en orienta tajgo de Siberio.
    Superokula strio pli flava; supraj partoj pli brilverdaj. 2 tre bone markitaj flugilstrioj.

    Okcidenta grupo: Verdaj filoskopoj

    • Phylloscopus trochiloides viridanus: Okcidenta verda filoskopo
    Reproduktiĝas en okcidenta Siberio al nordorienta Eŭropo; oriente de teritorio sude de nordokcidenta Barato.
    Grizverdeca supre, kun flavecaj superokula strio, gorĝo, brusto kaj malforta flugilstrio.
    • Phylloscopus trochiloides nitidus: Verda filoskopoBrilverda filoskopo
    Regiono de Kaŭkazo.
    Pli brila; sube multe pli flava. Unu forta kaj unu malforta flugilstrio, ĉefe ĉe junuloj.

    La deveno de la grupoj estas eble en la regiono de Himalajo, kie troviĝas trochiloides. Tiu taksono estas proksima al la parapatria obscuratus, kaj al plumbeitarsus kiu estas geografie separata el obscuratus; ili ĉiuj povas (kaj ĉe la du unuaj nature) hibridiĝi. P. t. plumbeitarsus estas ofte disigata kiel distinga specio, ĉar ĝi ne hibridiĝas kun viridianus en la mallarĝa zono de okcidento de Montoj Sajanoj kie ties teritorioj koincidas.

    Sed filogenetike, la okcidenta taksono estas eĉ pli distingaj. Tamen estas ankaŭ iom da genetika fluo inter trochiloides kaj viridianus, kun ties hibridoj komunaj en Baltistano; ili estis iam konsiderataj alia subspecio ludlowi. nitidus estas montara izolaĵo kiu diverĝis el la praa viridianus.

    Ĉefe kantostrukturo diferenciĝas inter trochiloides kaj plumbeitarsus. La unua havas tre uniforman, longan kaj silviecan kanton. Ĉe Himalajo, la kantostrukturo estas simila, sed la kantoj estas ĝenerale pli mallongaj. plumbeitarsus, aliflanke havas pli longan kanton kiu povas esti klare dividita en silvieca parto kaj serio de supren kaj suben trenitajn notojn. La kantoj de obscuratus, kaj, interese, "ludlowi", estas mallongaj, sed enhavas ankaŭ la subenajn elementojn; en tiu lasta, ili unike aperas je la ekkanto.[5]

    Notoj redakti

    1. Snow et al. (1998), Töpfer (2007)
    2. Katti & Price (2003)
    3. Inskipp et al. (2000)
    4. Snow et al. (1998), Alström (2006)
    5. Irwin (2000)

    Referencoj redakti

    • Alström, Per (2006): Species concepts and their application: insights from the genera Seicercus and Phylloscopus. Acta Zoologica Sinica 52 (Supplement): 429-434. PDF plena teksto Arkivigite je 2014-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
    • Alström, Per; Ericson, Per G.P.; Olsson, Urban & Sundberg, Per (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38(2): 381–397. doi 10.1016/j.ympev.2005.05.015 PDF plena teksto
    • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 148497, Phylloscopus trochiloides, 4a Majo 2009.
    • Inskipp, Carol; Inskipp, Tim & Sherub (2000): The ornithological importance of Thrumshingla National Park, Bhutan. 'Forktail 14: 147-162. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
    • Irwin, Darren E. (2000): Song variation in an avian ring species. Evolution 54(3): 998–1010. DOI:10.1554/0014-3820(2000)054[0998:SVIAAR]2.3.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2010-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
    • Katti, Madhusudan & Price, Trevor D. (2003): Latitudinal trends in body size among over-wintering leaf warblers (genus Phylloscopus). Ecography 26(1): 69-79. COI:10.1034/j.1600-0587.2003.03264.x (HTML resumo)
    • Snow, David W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, Paul & Cramp, Stanley (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1
    • Töpfer, Till (2007): Nachweise seltener Vogeltaxa (Aves) in Sachsen aus der ornithologischen Sammlung des Museums für Tierkunde Dresden [Records of rare bird taxa (Aves) in Saxony from the ornithological collection of the Zoological Museum Dresden]. Faunistische Abhandlungen 26(3): 63-101 [Germane kun angla resumo]. PDF plena teksto

    Eksteraj ligiloj redakti