Vetiș
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Vetiş)
Vetiș - [vetiŝ] (hungare Vetés [veteŝ], germane Wittesch[1] [viteŝ] - estas komunumo en Rumanio okcidente de Satu Mare. Administre apartenas al ĝi Decebal kaj Oar[2][3].
Vetiș | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Vetés (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 48′ N, 22° 47′ O (mapo)47.80027777777822.777777777778Koordinatoj: 47° 48′ N, 22° 47′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 120 m | ||
Poŝtkodo | 447355 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 4 831 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 1 834 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 139367 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1 771 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 3 025 (rumanoj, 28 % da hungaroj).
En la censo de 2002, 2.183 (48,8 %) el la 4.475 loĝantoj deklaris sin etnaj rumanoj, 2.053 (45,9 %) hungaroj[4]. El la tri vilaĝoj Decebal tiam estis pliparte ruman-etna, Oar pliparte hungar-etna kaj Vetiș miksita. En Decebal vivis ankaŭ cento da ukrainoj.
Historio redakti
La unua mencio skriba de Vetes estas el 1238. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).
Referencoj redakti
- ↑ listo de germanlingvaj loknomoj
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-03-20.
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto