Victor Herbert PERRIN (aprilo 1916 - julio 1989) estis usona aktoro, plej bone memorita pro rolado de la "Kontrol-Voĉo" en la originala versio de la televidserio The Outer Limits. Li rakontis la originalan vojaĝon de Spaceship Earth en la Epcot Center de Walt Disney World.

Vic Perrin
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1916 (1916-04-26)
en Menomonee Falls
Morto 4-an de julio 1989 (1989-07-04) (73-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe Madison vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1943– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li diplomiĝis ĉe University of Wisconsin–Madison en 1930-aj jaroj. Dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, Perrin estis regula prezentisto en portempa radio, en multaj spektakloj ĉefe ĉe Free World Theatre de Arch Oboler, "Behind The Scenes Hollywood Story" kaj Hollywood Music Hall. Li estis regula aktoro ĉe la radia versio de Gunsmoke, al kiu li ankaŭ scenarigis epizodojn inter aliaj radioserioj. En 1947 li havis malgrandan rolon en filmo Magic Town kaj en 1949 komencis televidan karieron ĉe Oboler Comedy Theatre.

Dum 1950-aj jaroj li aktoris malgrandaj rolojn ĉe filmoj kiel Outrage, Don't Bother to Knock, The Iron Mistress, The System, Julius Caesar, Forever Female, Dragnet, Black Tuesday kaj Riding Shotgun kaj televidserioj Adventures of Superman, Rocky Jones, Space Ranger, TV Reader's Digest, Lassie kaj The Rifleman.

Dum 1960-aj jaroj li laboris ĉe fama filmo Spartacus (kiel rakontista voĉo), en japana filmo Yôsei Gorasu (ankaŭ nur voĉe) inter aliaj kaj televidserioj kiel Disneyland, Have Gun - Will Travel, The Untouchables, Empire, The Virginian, Gunsmoke, Dr. Kildare, Jonny Quest (voĉe), Space Ghost (voĉe), The Big Valley, Aquaman (voĉe), Star Trek, The Invaders kaj Land of the Giants.

En la 1970-a jardeko li aktoris malgrandajn rolojn ĉe filmoj Airport, Zig Zag, Klansman, The Abduction of Saint Anne, The Hindenburg kaj The Take inter aliaj kaj televidserioj kiel Scooby Doo, Where Are You!, Mission: Impossible, Help!... It's the Hair Bear Bunch!, Kung Fu, Inch High, Private Eye, These Are the Days, Clue Club, Wonder Woman, Jana of the Jungle, The Scooby-Doo/Dynomutt Hour, The Fantastic Four, Spider-Woman, Captain Caveman and the Teen Angels, Buck Rogers in the 25th Century, ktp.

Li estas listigita dum 1980-a jaroj ĉe animaciaj serioj Spider-Man and His Amazing Friends, Spider-Man, The New Scooby and Scrappy-Doo Show, Super Friends, The Incredible Hulk, Smurfs kaj Jonny Quest kaj televidfilmoj kiel Flash Gordon: The Greatest Adventure of All.

En 2009 oni uzis lian voĉon por filmo Watchmen.