Victor Aimé Huber

germana verkisto

Victor Aimé HUBER (naskiĝinta la 10-an de marto 1800 en Stuttgart, mortinta la 19-an de julio 1869 en Wernigerode) estis germana literaturhistoriisto kaj eklezipolitika verkisto.

Victor Aimé Huber
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1800 (1800-03-10)
en Stutgarto, duklando Virtembergo,  Sankta Romia Imperio
Morto 19-an de julio 1869 (1869-07-19) (69-jaraĝa)
en Wernigerode, Reĝlando Prusio,  Nordgermana Federacio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Federacio
Familio
Patrino Therese Huber
Frat(in)o Luise Huber
Okupo
Okupo verkisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

La filo de la verkistino Therese Huber studis en Würzburg kaj Göttingen medicinon vivonte ekde 1821 en Parizo. Ĝis 1823 li vojaĝis en Hispanujon, Skotlandon kaj Anglujon. Post reveno sia li forlasis la medicinon kaj ekverkistis por la gazetoj de Cotta. En 1829 li iĝis instruisto ĉe la komerca lernejo kaj la gimnazio en Bremeno, en 1833 profesoro pri literaturhistorio kaj moderna historio en Rostock, en 1836 en Marburg kaj en 1843 en Berlino. Tie ĉi li retiriĝis kaj iris en 1852 reen al Wernigerode.

Graveco redakti

Huber nombriĝis inter la plej grandan fakuloj de la hispanaj lingvo kaj literaturo en Germanujo, kion montras la verkoj »Geschichte des Cid« (Bremeno 1829) kaj »Cronica de Cid« (Marburg 1844). Lia skizoj »Skizzen aus Spanien« (Göttingen 1828–35) apartenas al la plej altvalora skribita aĵo tiutempe pri la lando kaj la enloĝantaro de Hispanio. Inter aliaj literaturhistoriaĵoj liaj meritas atenton apartan »Die neuromantische Poesie in Frankreich« (Leipzig 1833) kaj »Die englischen Universitäten« (Kaff. 1839–40). La libro »Skizzen aus Irland« (Berlino 1850) ĉerpas al verko anglalingva de Hall.

Poste li publikgiis ankoraŭ »Reisebriefe aus Belgien, Frankreich und England im Sommer 1854« (Hamburgo 1855). Kiel porparolanto de la Protestantisma-konservativisma partio li fondis la gazeton »Janus, Jahrbücher deutscher Gesinnung, Bildung und Tat« (Berlino 1845–48). Kiel li jam pli frue samdirekten eldonis kelkajn politikajn skribitaĵojn, ekz. »Die konservative Partei« (Halle 1841) aŭ »Die Opposition« (Halle 1842) li reprenis similon pere de la skribitaĵoj »Suum cuique« (Berlino 1849), »Berlin, Erfurt, Paris« (Berlino 1850) kpt. En ili li rekomendis internan mision, asocion kaj koloniadon kiel ĉefajn rimedojn kontraŭ sociaj revolucioj. Sed kiam Huber ekkonis ke por multaj konservativistoj la malsupraj klasoj ne estis tiom interesaj li rompis kun la malprogresemuloj. Tio legeblas en la verko »Bruch mit der Revolution und Ritterschaft« (Berlino 1852). Poste li en azilo sia ĉe Harco li batalas por la neglektitaj klasoj, ofte ankaŭ tute praktike gvidante asocion porjunulan kaj kreditdonan kaj skribante pamfletojn multajn (»Soziale Fragen«, Nordhausen 1863–69, 7 kajeroj i.a.). »Ausgewählte Schriften über Sozialreform und Genossenschaftswesen« estis eldonita fare de Munding en Berlino en 1894.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 589 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti