Vieska (distrikto Dunajská Streda)
Vieska, hungare Dunakisfalud estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 440
- Alto super marnivelo: 118 m
- Poŝtkodo: 930 02
- Telefonprefikso: +421 031
Vieska | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 930 02 (pošta Orechová Potôň) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 407 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 0′ N, 17° 32′ O (mapo)48.00277777777817.528055555556Koordinatoj: 48° 0′ N, 17° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 118 m [+] | ||
Areo | 6,68 km² ( 668 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vieska (Dunajská Streda District) [+] | |||
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vieska |
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Bratislavo-Komárno preteriras. Dunajská Streda troviĝas 6 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1322. La loĝantoj restis katolikoj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 345 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 435 da homoj, (391 hungaroj, 30 slovakoj).
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, biblioteko. Lernejo troviĝas 1 km-on for en Orechová Potôň.