Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012/04

Pintvostanaso
Pintvostanaso

La pintvostanaso aŭ pli precize norda pintvostanaso (Anas acuta) estas holarkta birdo el la anasedoj. Temas pri amplekse loĝanta anaso kiu reproduktiĝas en nordaj areoj de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. Ĝi estas tre migranta kaj vintras sude de ties reprodukta teritorio ĝis la ekvatoro. Malkutime ĉe birdoj kun tioma granda teritorio, ĝi ne havas geografiajn subspeciojn, se la ebla samspecia Eatona pintvostanaso estas konsiderata separata specio.

La pintvostanaso estas birdo de mafermaj humidejoj kiuj nestumas surgrunde, ofte je ioma distanco el akvo. Ili manĝas per plaŭdado plantomaterialon kaj aldonas malgrandajn senvertebrulojn al sia dieto dum la reprodukta sezono. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta periodo, kiam formas grandajn miksitajn arojn kun aliaj specioj de anasoj. La populacio de tiu anaso suferas pro predantoj, parazitoj kaj birdaj malsanoj. Ankaŭ homa agado, kia agrikulturo, ĉasado kaj fiŝkaptado, havis gravan influon super la populacinombroj. Tamen la ampleksa teritorio de tiu specio kaj granda populacio signifas, ke ĝi ne estas minacata tutmonde. Legu pli...