Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/18

urbocentre
urbocentre

Thann (prononcu [tan]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bas-Rhin, kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. La urbeto troviĝas proksimume 50 km for de la germana limo. Thann havas ĉirkaŭ 8000 loĝantojn. La urbo staras ĉe la enirejo de la bela valo de la Thur-rivero, kaŭranta ĉe la piedoj de la vogezaj antaŭmontoj. La malnova urbo etendiĝas ĉirkaŭ la kolegiejo Sankta Ubaldo, juvelo de gotika arkitekturo, konstruata de la 13-a ĝis la 15-a jarcento. La impona konstruaĵo kaj ĝia spajro je alteco de 78 metroj memorigas, ke Thann, situanta sur la internacia akso ItalioNederlando, estis fama pilgrimejo.

Relikvo de la kristana sanktulo Ubaldo de Gubbio en la mezepoko igis la loĝlokon grava celo de pilgrimado, kaj la kapelo kiu konservis la relikvon ampleksiĝis al arthistorie grava kolegiejo. Thann estas superstarata de ruinoj de la kastelo Engelbourg (germane: Engelsburg, anĝelkastelo), kromnomataj «sorĉistin-okulo». Kiam tiu kastelo el la 13-a jarcento estis detruita dum la 17-a jarcento, granda parto de ĝia dika turo falis flanken, kaj nun aspektas kiel ringego okul-aspekta.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo - Andy Warhol - terorisma atako en Beslano