Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/03

Aleksandro de Macedonio (en greka Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon, signifante "Defendanto de Viroj" aŭ Ἀλέξανδρος ὁ Μέγας, Aléksandros ho Mégas, do Aleksandro la Granda; naskiĝis fine de julio 356 antaŭ nia erao en Pella, mortis la 10-an de junio 323 antaŭ nia erao) estis reĝo de antikvgreka Macedonio. Li unuigis la militantajn kaj dividitajn urboŝtatojn de Grekio, kaj konkeris Persion, Egiption kaj kelkajn aliajn regnojn, ĝis la bordo de Hindio.

Naskiĝinta en Pella en 356 antaŭ nia erao, Aleksandro sukcedis sian patron, Filipo la 2-a, en la trono je aĝo de dudek. Li pasigis plej multajn el siaj regaj jaroj en senprecedenca militkampanjo tra Azio kaj nordorienta Afriko, kaj je aĝo de tridek li estis kreinta unu el la plej grandaj imperioj de la antikva mondo, etenda el Grekio al nordokcidenta Hindio. Li estis nevenkita en batalo kaj estas amplekse konsiderata unu el la plej sukcesaj militkomandanto de la historio.

Dum sia junaĝo, Aleksandro estis tutorita de la filozofo Aristotelo ĝis la aĝo de 16. Post la murdo de Filipo en 336 a.K., Aleksandro sukcedis sian patron en la trono kaj heredis fortan regnon kaj spertan armeon. Aleksandro iĝis generalo de Grekio laŭ la terminoj de la Ligo de Korinto kaj uzis tiun aŭtoritaton por lanĉi la tuthelenan projekton de sia patro por konduki la grekojn al la konkero de Persio. En 334 a.K., li invadis teritoriojn de la Akemenida Imperio, kaj tiam ekis serio de kampanjoj kiuj daŭris dek jarojn. Post la konkero de Malgranda Azio, Aleksandro rompis la povon de Persio en serio de decidaj bataloj, ĉefe per la bataloj de Iso kaj de Gaŭgamelo. Li sekve superis la persan reĝon Dario la 3-a kaj konkeris la Akemenidan Imperion en sia tuto. Tiam, lia imperio etendis el la Adriatika Maro al la Indusa Rivero.

Klopodante atingi la "pintojn de la mondo kaj la Grandan Eksteran Maron", li invadis Hindion en 326 a.K., sed finfine li revenis pro la peto de liaj lacaj trupoj. Aleksandro mortiĝis en Babilono en 323 a.K., la urbo kie pli planis establi sian ĉefurbon, sen plenumi serion de planitaj kampanjoj kiuj estus komencintaj per invado de Arabio. En la venontaj jaroj post lia morto, serio de enlandaj militoj disigis lian imperion, rezulte en kelkaj ŝtatoj regataj de Diadoĥoj, nome la survivintaj generaloj kaj heredantoj de Aleksandro.

La heredo de Aleksandro inkludas la kulturan disvastigon kiun liaj konkeroj okazigis, kiaj Greka Budhismo. Li fondis ĉirkaŭ dekdu urbojn kiuj portis sian nomon, ĉefe Aleksandrio en Egiptio. La setlado fare de Aleksandro de grekaj kolonoj kaj la rezulta etendo de greka kulturo orienten rezultis en nova Helenisma civilizo aktuala tra la Bizanca Imperio kaj en Kapadokio kaj plej orienta Anatolio ĝis la 1920-aj jaroj. Aleksandro iĝis legenda kiel klasika heroo laŭ la modelo de Aĥilo, kaj li ege elstaras en la historiaj kaj mitaj tradicioj kaj de grekaj kaj de negrekaj kulturoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Abasida Kaliflando - Esperantujo - Esperanto-kulturo