Vikipedio:Artikolo de la semajno/2018/30

Flago de Eŭropa Unio.

Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo konstituita kiel internacia organizo sui generis, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la popoloj kaj ŝtatoj de Eŭropo. Ĝi konsistas el 28 eŭropaj ŝtatoj, kaj estis establita per la vigligo de la Traktato pri la Eŭropa Unio, la 1-an de novembro 1993.

Se komence la suprastrukturo "Eŭropa Unio" fondiĝis surbaze de la tri Eŭropaj Komunumoj jam ekzistantaj (EKKŜ, Euratom kaj EEK) sub la kompleksa sistemo konata kiel "la tri pilieroj" (la komunumoj antaŭe menciitaj kune kun la komuna ekstera politiko kaj la jura kaj polica kunlaboro), kun la ekvigligo la 1-an de decembro 2009, de la Traktato de Lisbono, Eŭropa Unio tute sukcedis la eŭropajn komunumojn (kvankam kun certaj specifaĵoj) kaj akceptis per tio juran instancon el internacia juro.

La Eŭropa Unio, kaj antaŭe la Komunumoj, promocias la kontinentan integriĝon pere de komunaj politikoj kiuj ampleksiĝas sur malsamaj medioj, specife en ĝia ekonomia origino kaj progresive etenditaj al politikaj medioj. Por atingi la komunajn celojn, la eŭropuniaj ŝtatoj donas al ĝi certajn rajtojn, kreante suverenecon kiu povas esti komuna aŭ kundividita.

Je la 12-a de oktobro 2012, la Eŭropa Unio ricevis la Nobel-premion pri paco ĉar "ĝi helpis transformi Eŭropon de kontinento de milito al kontinento de paco."

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Hinduismo - Vasco da Gama - Johann Wolfgang von Goethe