Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/04

Granda paruo

Birdoj (Aves) estas klaso de vertebruloj kun ĉirkaŭ 9 ĝis 10 mil vivantaj specioj; je tio ĝi estas la plej multnombra (laŭ specioj) klaso inter tetrapodaj vertebruloj. La preciza nombro de specioj, kiuj apartenas al la klaso de birdoj, dependas de sistemo de nomenklaturo. La scienco, kiu pristudas birdojn, estas nomata ornitologio.

La birdoj loĝas en ĉiuj teraj biomoj kaj ankaŭ en ĉiuj oceanoj. La birdaj kutimaroj estas diversaj kaj elstaraj kiel pro la reproduktado, manĝomaniero, idomanĝigado, migradoj, nestokonstruo kaj tendenco al asociigo laŭ birdaroj.

La birdo havas du piedojn, du flugilojn (aŭ almenaŭ restaĵojn de flugiloj), korpon kovritan per plumaro, bekon anstataŭ buŝo, endotermikon (varman sangon), kaj siajn idojn la birdo naskas per ovoj.

Plej multaj genroj flugas; nur la plej grandaj (ekzemple la struto, 2,75 m) restas grunde kaj kuregas ĉevalrapide. Ekzistas birdoj de diversaj grandecoj — eĉ tiel malgrandaj kiel insektoj (ekzemple la kolibro, 5 cm). Specoj de birdoj povas esti herbovoruloj, insektovoruloj, aŭ karnovoruloj. Ili evoluis el dinosaŭroj, kaj en pratempo ekzistis specioj pli grandaj ol la nuna elefanto.

Multaj birdoj estas bredataj de homoj pro ovoj, viando aŭ kiel ornamaĵoj kaj amikoj. Ofte tio gravas laŭ ekonomia vidpunkto; foje laŭ ekologia vidpunkto kiam oni protektas endanĝerigitajn speciojn. Multaj specioj estas ekonomie gravaj, ĉefe kiel manĝofonto akirita pere de ĉasado aŭ bredado. Kelkaj specioj, ĉefe kantobirdoj kaj papagoj, estas popularaj kiel hejmbestoj. Aliaj uzoj estas kolektado de guano (fekaĵoj) por ties uzado kiel sterko. Birdoj elstaras ĉe ĉiuj aspektoj de homa kulturo el religio al poezio aŭ populara muziko. Ĉirkaŭ 120–130 specioj iĝis formortintaj kiel rezulto de homa agado el la 17a jarcento, kaj pliaj centoj antaŭ tio. Nune ĉirkaŭ 1,200 birdospecioj estas minacataj per formorto pro homa agado, kvankam oni klopodas protekti ilin aŭ ties vivmedion.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: spektoradego - birdumo - infanlaboro