Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/40

Johannes Brahms

Johannes BRAHMS (naskiĝis la 7-an de majo 1833 en Hamburgo kaj mortis la 3-an de aprilo 1897 en Vieno) estis germana muzika komponisto, pianisto kaj dirigento el la periodo de romantikismo.

La muzikan talenton de Brahms malkovris lia patro, kiu mem ludis kontrabason. Johannes Brahms studis pianludon kaj li estis tre influita de muziko de Bach, Mozart kaj Beethoven. Pli poste violonisto Joseph Joachim interkonatigis lin kun Liszt, Robert Schumann kaj lia edzino Clara, kies kreado ankaŭ tre karakterize influis Brahmson.

En la jaroj 1857 ĝis 1859 li agadis kiel dirigento kaj instruisto de muziko en kortego en la germana urbo Detmold. En 1862 li transloĝiĝis Vienon, kie li poste pasigis plimulton de sia vivo. Li fariĝis mondfama komponisto kaj li estis konsiderata kiel sekvanto de Beethoven. Kritikantoj vidis lin kiel kontraŭpoluson al la muziko de Richard Wagner. En 1870 li renkontiĝis kun la dirigento Hans von Bülow, kiu pli poste la muzikon de Brahm vaste propagandis. Sian unuan simfonion Brahms komponis en 1876; von Bülow nomis tiun ĉi simfonion kiel "la dekan simfonion de Beethoven" (kiu verkis naŭ). Brahms interalie eksidis en imperiestra komitato, kiu donis ŝtatajn stipendiojn, kaj li meritis pri dono de financa subteno al Antonín Dvořák.

Multaj el liaj verkoj iĝis bazo de la moderna koncerta repertorio. Senkompromise perfektisma, Brahms detruis kelkajn el siaj verkoj kaj lasis aliajn nepublikigitaj. Brahms estis konsiderita, kaj de siaj samtempuloj kaj de postaj verkistoj, kiel kaj tradiciisma kaj kiel plinovigisto. Lia muziko estas firme enradikigita en la strukturoj kaj komponaj teknikoj de klasikaj majstroj. Kvankam multaj samtempuloj trovis lian muzikon tro akademieca, lia kontribuo kaj profesieco estis admirita de postaj gravuloj tiom diversaj kiel Arnold Schoenberg kaj Edward Elgar. La prilaborita, tre bone konstruita naturo de la verkoj de Brahms estis starta punkto kaj inspiro por generacioj de komponistoj. Interplektitaj ene de liaj detale bone konstruitaj strukturoj, tamen, estas tre profundaj romantismaj motivoj.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: James Cook - Goo - Marso