Vikipedio:Artikolo de la semajno/2020/38

EtiopioEtiopujo (ኢትዮጵያ en la etiopa skribo), oficiale konata kiel la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio, estas lando, kiu situas en la Korno de Afriko. Ĝi estas la dua plej multhoma lando en Afriko, kun pli ol 82 milionoj da loĝantoj, sed ankaŭ la deka plej vasta, ĉar ĝia teritorio etendiĝas sur 1 100 000 km². Etiopio havas landlimon norde kun Eritreo, oriente kun Ĝibutio kaj Somalio, okcidente kun Sudano kaj Sud-Sudano, kaj sude kun Kenjo. Ĉefe dank'al sia granda ĉefurbo Adis-Abebo, Etiopio estas cetere la plej multhoma lando sen maraliro en la tuta mondo.

Etiopio restis monarkio dum la plej granda parto de sia historio kaj la etiopia dinastio aperis jam en la 2-a jarcento a.K.. Etiopio cetere estas unu el la regionoj de la mondo, kie spuroj de homa vivo estas plej frutempaj. Ĝi plej verŝajne estis la areo, el kiu homo sapiens ekvojaĝis al kaj preter Mezoriento. Kune kun Romio, Ĉinio kaj Persio, la etiopia Aksuma Reĝlando estas rigardebla kiel unu el la kvar gravaj ŝtatpotencoj de la 3-a jarcento. Dum la kolonia disdivido de Afriko, Etiopio estis la nura afrika ŝtato, kiu sukcesis konservi sian sendependecon, kaj unu el nur kvar afrikaj ŝtatoj, kiuj aniĝis al la Ligo de Nacioj. Post mallonga periodo de itala okupado, la lando fariĝis fondinta membro de Unuiĝintaj Nacioj. Kiam aliaj afrikaj nacioj ekakiris sendependecon post la Dua Mondmilito, multaj el ili elektis la kolorojn de la flago de Etiopio, kaj Adis-Abebo iĝis la sidejo de pluraj afriktemaj internaciaj organizaĵoj.

Plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Pitkarna Insularo, Panama kanalo, Miguel de Cervantes, Salvador Dalí, Hispana literaturo de la Romantismo