Vikipedio:Elstaraj artikoloj/John Michael Wright

Lord Mungo Murray (ĉ. 1683), Skota Nacia Portretgalerio
Lord Mungo Murray (ĉ. 1683), Skota Nacia Portretgalerio

John Michael Wright (n. en majo 1617 - m. en julio 1694) estis brita baroka portretisto de la 17-a jarcento. Wright lernis pentradon en Edinburgo en la ateliero de la skota artisto George Jamesone, kaj konsiderinde famiĝis kiel artisto kaj klerulo okaze de longa restado en Romo. Li estis tie akceptita en la artan akademion de Sankta Luko, kaj kunlaboris kun kelkaj el la plej eminentaj artistoj de sia tempo. Wright estis poste dungita en 1655 de la arkiduko Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio, la guberniestro de Hispana Nederlando, por akiri artaĵojn en Anglio, tiam estrita de Oliver Cromwell.

La pentristo definitive enloĝiĝis en Anglion ekde 1656, kaj servis kiel kortega pentristo antaŭ kaj post la Angla Resurtronigo. Li konvertiĝis al romkatolikismo kaj tiel fariĝis favorato en la stuarta kortego, ricevante mendojn el la reĝoj Karlo la 2-a kaj Jakobo la 2-a. En la finaj jaroj de la stuarta monarkio, la artisto revenis al Romo kiel parto de la ambasadaro ĉe la papo Inocento la 11-a. Wright estas hodiaŭ taksita kiel unu el la plej notindaj britaj pentristoj de sia generacio, ĉefe pro la senkompara, distinga realismo de siaj portretoj. Legu pli...