Viktor Barna, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barna Viktor estis hungara-brita tablotenisisto, mondĉampiono. Lia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Braun Győző (ĝis 1935), en Britio ekde 1939 li uzis Barna, Victor.

Viktor Barna
Persona informo
Naskonomo Braun Győző
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1911 (1911-08-24)
en Budapeŝto
Morto 28-an de februaro 1972 (1972-02-28) (60-jaraĝa)
en Limo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto • verkisto
vdr

Viktor Barna[1] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1911 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de februaro 1972 en Limao.

Biografio redakti

Viktor Barna devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1929. Inter 1935-1938 li vivis en Francio, poste en Britio. Ĝuste en Francio en 1935 li suferis aŭtoakcidenton, lia brako rompiĝis. Li edziĝis en 1938, ekde la sama jaro li laboris en brita firmao Dunlop, post jaroj li ricevis britan ŝtatanecon. Baldaŭ li estis produktisto pri sportiloj. Li mortis dum negoca vojo en Peruo.

Sporta kariero redakti

Viktor Barna inter 1925–1933 estis tablotenisisto en ĉefurba juda sportklubo, poste ĝis 1938 en alia ĉefurba sportklubo. Li estis junulara hungara ĉampiono jam en 1927, poste plenkreska hungara ĉampiono 18-foje inter 1929-1938 unuoble, virduoble, variduoble aŭ teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1928-1938 83-foje. Eksterlande li estis sesfoja germana ĉampiono (1930-1933), kvarfoja brita ĉampiono (1931-1933), trifoja aŭstra ĉampiono (1930-1931), dufoja franca ĉampiono en 1934. Li estis la unua sub hungara flago en mondĉampionumoj 22-foje inter 1929-1939 unuoble, virduoble, variduoble aŭ teame. Depost la 2-a mondmilito li konkursis sub brita flago. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1956, poste li estis trejnisto, fine li popularigis la tablotenison tutmonde.

Liaj libroj redakti

  • How to Win at Table Tennis? (1957)
  • Table Tennis Today. (1962)
  • Der Weg zum Erfolg. (1962)
  • Your Book of Table Tennis. (1971)
  • Tu libro de tenis de mesa. (1980)
  • Pályafutásom (tradukita hungaren, 2013)

Fontoj redakti

Referencoj redakti