Viktoro de Marsejlo

gaŭla kristana martiro

Viktoro de Marsejlosankta Viktoro, devene el la romia provinco Aegyptus, estas martiro kaj sanktulo de la Katolika kaj la Orienta Ortodoksa Eklezio. Li vivis en la 3-a jarcento kaj martire mortiĝis en aŭ ĉirkaŭ 290[1] (laŭ iuj fontoj jam en 287, laŭ iuj nur en februaro 303[2]).

Sankta
Viktoro de Marsejlo
martiro, sanktulo
Persona informo
Naskiĝo 3-a jarcento
en Alta Egiptio
Morto ĉ. 290 (laŭ iuj fontoj jam en 287, laŭ iuj nur en februaro 303)
en Marsejlo
Mortis per senkapigo vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo militisto vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika kaj Orienta ortodoksa eklezio
Festotago 21-a de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Viktoro laŭdire estis romia armeoficiro en Marsejlo (latine Massilia), kiu publike kondamnis la kultadon de idoloj. Por tio, li estis alportita antaŭ la romiaj prefektoj, Asterius kaj Eutychius, kiuj poste sendis lin al la imperiestro Maksimiano. Li tiam estis pelita, batita, trenita tra la stratoj kaj ĵetita en malliberejon, kie li konvertis tri aliajn romiajn soldatojn, Longinus, Aleksandron, kaj Felician, kiuj poste estis senkapigitaj. Post rifuzado oferti incenson al statuo de la romia dio Jupitero, Viktoro piedbatis la statuon per sia piedo. La imperiestro ordonis, ke li estu mortigita per pezega muelŝtono, sed la muelŝtono laŭ la legendo rompiĝis dum Viktoro ankoraŭ vivis. Li tiam estis senkapigita.

En la mezepoko Viktoro de Marsejlo interalie iĝis la patrono de la hansa urbo Reval, nun Talino.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti