Vilma Orosz [oros], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Orosz Vilma Erzsébet estis hungara aktoro, operetkantisto, subreto. Ŝia kuzino estis Júlia Orosz.

Vilma Orosz
Persona informo
Naskonomo Orosz Vilma Erzsébet
Naskiĝo la  2-an de septembro 1906(nun 1906-09-02)
en Hungario Miskolc (Hungario)
Morto la 12-an de februaro 1970
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vilma Orosz [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1906 en Miskolc, ŝi mortis la 12-an de februaro 1970 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Vilma Orosz frekventis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi, ŝi faris la ekzamenojn en Teatro Magyar kaj teatro de Újpest. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Kisfaludy de Győr. Inter 1926 kaj 1931 ŝi apartenis al Teatro Király, tamen interrompe ŝi havis rolojn en 1927 en Teatro Városi. En 1931 ŝi havis rolojn en Berlino, poste ŝi hejmenvenis kaj ŝi ludis en pluraj teatroj en Budapeŝto, lastfoje en 1958. En la 1940-aj jaroj ŝi ofte estis partoprenantoj de operetoj aŭdeblaj en la Hungara Radio. Ŝi estis ankaŭ talenta dancisto de operetoj.

Elektitaj teatraj roloj

redakti
  • Imre Kálmán:
    • A csárdáskirálynő - Stázi
    • A montmartre-i ibolya - Ninon
  • Youmans–Caesar: Mersz-e Mary? - Nanette

Ŝiaj filmaj roloj

redakti
  • Forog az idegen (1936)
  • Döntő pillanat (1938) – provinca subreto
  • Aranypáva (1943) – cirkisto

Fontoj

redakti