Vilmos Varjú [vilmoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Varjú Vilmos estis hungara globoĵetisto, kvarfoja olimpiano, policisto, oficiro.

Vilmos Varjú
Vilmos Varjú
Vilmos Varjú
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1937 (1937-06-10)
en Békés
Morto 17-an de februaro 1994 (1994-02-17) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Rákospalota Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Vilmos Varjú
Okupo
Okupo atleto
vdr

Vilmos Varjú[1] naskiĝis la 10-an de junio 1937 en Gyula, li mortis la 17-an de februaro 1994 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Varjú estis edukita en Endrőd, sed li maturiĝis jam en mezlernejo en Budapeŝto en 1962. Li apartenis al la ministerio pri enlandaj aferoj ekde 1969. Li akiris policoficiran diplomon en 1981 Polica Altlernejo. Li pensiuliĝis en rango majoro en 1987. Lia edzino naskis filon.

Sporta kariero redakti

Vilmos Varjú inter 1953-1975 estis globoĵetisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 13-foje inter 1958 kaj 1972, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1957-1974. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1964, Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun bronza medalo (1964), krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua en 1962 kaj 1966. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1975.

Fontoj redakti

Referencoj redakti