Malfermi la ĉefan menuon
La rekonstruita Vintra palaco en Gotao (2014)

La Vintra palaco (germane: Winterpalais) en Gotao, Germanujo, Friedrich-strato nr 2, estis ĉefe en 1822 konstruita klasikisma urba palaco kaj grava kulturmonumento. Ĝi grandparte malkonstruitis en la jaro 2010 anstataŭigote per en 2014 finita novkonstruaĵo.

HistorioRedakti

Antaŭulaj ejoj ekde 1730Redakti

 
Dukino Karolino Amalio de Saksio-Gotao-Altenburg, 1804 (Josef Maria Grassi)

Antaŭulaj konstruitaĵoj de Vintra palaco jam rimarkeblas sur en 1730 finita tuturba panoramo. Tiam la grundo troviĝis ekster la urbokerno antaŭ Siebleber-pordeo. Ĉirkaŭ 1790 loĝis tie kortega marŝalo Eberhard S. von Frankenberg (1728–1815).

En 1798 akiris duko Ernesto la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg) la loĝdomon antaŭ Siebleber-baro de la vidvino de la mortinta Frankenberg por uzi ĝin gastdome. En 1802 nuptis lia filo kaj posteulo Emilio Aŭgusto kaj Karoline Amalie von Hessen-Kassel, post kiam la unua edzino Luise Charlotte zu Mecklenburg mortis 15 tagojn post la nasko de filino. En la 20-a de aprilo 1804 mortis la duko kaj Aŭgusto ekregis.

Post la okupado de Hesio-Kaselo fare de Napoleono Bonaparte en 1806 fuĝis la princelektista paro ezilen. Dume Vilhelmo la 1-a (Hesio-Kaselo) pasigis la tagojn kun koramikino i.a. en la Duklando Ŝlesvigo kaj en Prago, Wilhelmine Karoline (Danio) restis tiam ĉe la pli juna filino Karoline Amalie (Hesio-Kaselo en Gotao. De ŝia bofrato duko Aŭgusto gastiĝis tiu ĉi princelektistino en la gotaa Vintra palaco. Ekzakte por tio la palaco pligrandigitis en la jaro 1811-a per enmeto de eta loĝejo situanta inter la palaco kaj la kortegĝardenista domo. Pluse faritis malantaŭe alkonstruo por havi spacon por la servistaro.

En 1813 la franclanda tirano Napoleono devis fuĝi en Franclandon kaj la hesia princelektista paro revenis en la 21.11. Kaselon. Pli kaj pli ofte loĝis gotae la dukino Karoline verŝajne pro kreskanta fremdeco de la edzo Emilio Aŭgusto; kun li la geedzeco restis malinfana kaj la dukino ŝajne preferis retiriĝon elpublikan. En 1821 la duko donacis al la edzino ne nur la Vintran palacon sed ankaŭ la Tekasteleton kaj la kontraŭan Kastelon Friedrichsthal kun ĝardenoj, grota areo kaj la najbara Oranĝerio de Gotha kun la belega Tekasteleto gotaa.

Etendo kaj novaranĝo 1822–1823 - VidvinpalacoRedakti

 
Matenmanĝejo ĉ. 1848 (Ferdinand Rothbart)
 
Balkonĉambro de Vintra palaco, ĉ. 1848 (Ferdinand Rothbart)

En la 17.5.1822 mortis la duko Emilio Aŭgusto kaj la posteulanta frato Frederiko la 4-a (Saksio-Gotao-Altenburg) konfirmis la donacojn. Jam kelkajn semajnojn poste, en la 8.8., la kortega ĉefarkitekto Heinrich Andreas Poersch proponis al la registarestro Von Scheliha planon pri ampleksa aliaranĝo je vidvina palaco. Laŭ li la vidvino volus havi alkonstruaĵon plian, novan lavejon, novajn remizojn kaj ĉevalejojn. Necesus 38 hejteblaj ĉambroj kun enmeto de manĝejsalonego (en la grandeco de la friedrichsthal-a), 25 ĉambroj, stalo ligna, vestaĵgladejo ktp. Deklaritis ke eblus nur norda etendiĝo kaj ke gravus maleksplodo de kostoj. En la 19.8.1822 akceptitis la plej modesta plano.

1823 finitis la konstruaĵo en la sama formo kia ekzistas ankoraŭ hodiaŭ. Fakte temis pri nova konstruaĵo. Nur kele kaj soklare ankoraŭ reutiligitis eroj de la antaŭula domo. La palisadoj faritis vivaj, t.e. per tilioj novplantotaj.

Vizitis en aŭgusto 1845 reĝino Viktoria (Britio) kun edzo Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao la tre ŝatatan duon-avino Karoline en la Vintra palaco pri kio atentigitis en la loka gazetaro. En la 22.2.1848 mortis la vivdino duka Karoline tie ĉi. Je memoro de sia infaneco Alberto farigis tiam, fare de Ferdinand Rothbart, plurajn akvarelojn por la internaj ĉambroj kiuj montras la staton de la ĉambroj dum la vivtempo de la avino.

Uzoj post 1848Redakti

En la 1.12.1849 Camillo von Seebach iĝis ĉefministro kaj li enloĝis kelkajn mansardajn ĉambrojn ĝis retiriĝo profesia en la 1888-a jaro. La teretaĝo kaj la unua etaĝo alifunkciigitis por la Duka ŝtatministerio kaj la Statistika buroo.

Loĝis samloke ankaŭ la posteulo Gisbert von Bonin-Brettin ĝis retiriĝo profesia en 1891. La sekvinta ĉefministro Carl Stenge tamen preferis loĝi sur la privata bieno ĉe Garten-strao nr 21. Aliaj luprenintoj estis 1880–1885 la koloneloj Malotki kaj Von Westernhagen, inter 1887–1888 subkolonelo Von Treskow, en 1891 grafo Reinhard zu Berlin.

Inter 1896 kaj 1900 la fratinoj Marie kaj Martha Seyfarth tenadis pensionon surloke kie loĝis en 1899/1900 ankaŭ la arkitekto [[Richard Klepzig]. Poste reloĝis ministro surloke, antaŭ la advokato Otto von Hentig, kiu enkonstruigis la ankoraŭ ekzistantajn interetaĝajn plafonojn el kartonpulpo laŭ gotika stilo. Sekvis kortegmarŝalo Fritz von Rüxleben en 1905 dum vintroj, kiu gvidis i.a. la dukan kortegteatron. Pro lia komisio iĝis profunda konstruaĵar-restaŭro en 1905/06.

Post la abdiko de Karlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao) kaj fondo de Liberŝtato Gotao en novembro 1918 la palaco ludonitis je diversaj organizoj: i.a. je militvunditula prizorgado, distrikta biblioteko, diversaj porloĝantaj societoj (Kleinsiedlungsgesellschaft; Landsiedlungsgesellschaft Sachsen-Weimar-Eisenach), industria ĉambro. Por ĉio tia entreprenitis inter 1920-23 novaj modernigoj ĉekonstruaĵaj.

En 1938 instalitis surloke la eldonejo de la nazia govia organo Thüringer Gauzeitung – Gothaer Beobachter kaj filio de la tutgermanuja furorgazetaĉo Der Stürmer. Pro tio la tuto rekonstruitis parte kaj restaŭritis: la balkono suda malkonstruitis kaj la enireja zono pligrandiĝis per la neniigo de du sudaj ĉambroj. La fasado etaĝa anstataŭigitis per glata kruda stuko kaj la enirejo iĝis novklasikisma; ankaŭ la tegmento novigitis. En 1949 iĝis Vitra palaco la sidejo de la GDR-taggazeto Das Volk, organo de la distrikta estrado de Socialista Unueca Partio de Germanio en la Distrikto Erfurto.

 
Stato en oktobro 2010
 
Alo flanka en oktobro 2010
 
Stato en marto 2011 post parta malkonstruo laŭ decido de urbaj konsilianoj

Kadukiĝo ekde 1990 kaj malkonstruoRedakti

Post Turniĝo oferto de la gazeto Thüringer Allgemeine aĉeti la komplekson malakceptitis fare de la urbo kaj la gazeto retiriĝis sekve. Poste venis gotaa porjunula klubo por la daŭro de nur unu jaro kaj traktis la historiajn ĉambrojn tre malzorge kaj barbare. Ĉiuj necesaj mezuroj protektaj mankis dum multaj jaroj kaj iĝis ekz. gravaj damaĝoj per pluvakvo. Ankaŭ la trabaro detruitis.

En septembro 2006 la urba konsilantaro decidis preparon de malkonstruo. Post akraj protestoj publikaj urbestro Knut Kreuch deklaris en la 21.11.2006 savon; sed fakulaj tute ne estis la kelkaj etaj saventreprenoj! Akvodamaĝo kontinuis. Tiam deciditis uzo biblioteka kondiĉe ke nur kelkaj antikvaj partoj fasadaj devus esti savotaj dum starigo de betonkomplekso malfasada. En aprilo 2007 malkonstruitis la servistara alo post la ĉefa ejo. En marto 2011, je la miro de multaj gotaanoj, komenciĝis la malkonstrulaboroj. Kontraŭ diversaj promesoj forigitis kvazaŭ ĉiuj malnovaj partoj. De la palaco restis nur etaj eroj teretaĝaj donantaj sur la straton.[1]

Novkonstruo inter 2011 kaj 2014Redakti

En septembro 2011 metitis la fundamenta ŝtono por la novkonstruo de Vintra palaco,[2], kiu gastigas ekde la 29.3.2014 la novan "Urban bibliotekon Heinrich Heine" kiu antaŭe gastis en la najbara oranĝeja domo.[3] Ekstere ja aspektas ĝi historia kaj ĝi ankaŭ unuiĝas nuntempe kun la iama kortegĝardenista domo (la originalo estis de 1773 farite de Johann David Weidner). La interno estas tute funkcia kaj moderna laŭ la bezonoj de moderna bilbioteko.

La iam planita rekonstruo de la balkonĉambro en la unua etaĝo laŭ historiaj bildoj ne realigitis. Nur en la vestiblo la plafonoj iel historiigitis. Anstataŭ la malnova flanka alo ĉe Philosophen-strateto faritis moderna konstruaĵo nomita por Friede Springer. Tie troviĝas, krom bibliotekaĵoj, ankaŭ multfunkcia salonego nomita por la verkisto Hanns Cibulka. La en 2007 malkonstruita servistara alo de 1811 tute ne rekonstruitis. La korto interkompleksa nomitis laŭ la iama enloĝantino kaj dukino Karoline Amelie.

AliaĵojRedakti

En 2009 la gotaaj verkistoj Andreas M. Cramer kaj Ralph-Uwe Heinz asertis en la teatraĵo Dar neunzschsde Gebordsdaach oder Dinner auf Goth'sch ke Vintra palaco estus la origina loko de la situacioj konataj ĉe Dinner for One.[4] La anekdoto venus post la vizito de Alberto al Britio en 1845 kie ĝin malkovris en al 1930-aj jaroj la teatra verkisto Lauri Wylie.

LiteraturoRedakti

  • Vera Dähnert: Winterpalais: Sein Abriss rückt näher, en: Thüringer Allgemeine Gotha, 13.9.2006
  • Wolfgang Leissling: Gothaer Winterpalais: Aufbau statt Abriss en: Thüringer Allgemeine, Erfurt, 12.1.2007
  • Matthias Wenzel: Die Geschichte des Winterpalais in der Friedrichstraße 2, en: Thüringer Landeszeitung Gotha, 13./20.7.2002

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Claudia Klinger: Teilabbruch des Winterpalais in Gotha mit Einstürzen, en: Gothaer Tagespost/TLZ, 14.11.2011
  2. Matthias Benkenstein: Grundsteinlegung für neues Winterpalais in Gotha, en: Gothaer Tagespost/TLZ, 6.9.2011
  3. Sanierung Winterpalais abgeschlossen, gazetaranonco fare de la urbo
  4. Dinner auf Goth'sch

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Winterpalais (Gotha) en la germana Vikipedio.