La Violdorsa sturnoAmetista sturno (Cinnyricinclus leucogaster) estas relative malgranda specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi estas foje konsiderata la ununura specio de la genro Cinnyricinclus kaj foje unu el tri specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Violdorsa sturno
Violdorsa sturno, masklo
Violdorsa sturno, masklo
Violdorsa sturno, ino
Violdorsa sturno, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Cinnyricinclus
Specio: 'C. leucogaster'
Cinnyricinclus leucogaster
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas klara ekzemplo de seksa dimorfismo kaj troviĝas disvastigite en arbaroj de subsahara Afriko pli precize sude de Senegalio okcidente kaj ĝis Sudano orienten.

Aspekto redakti

La masklo havas kapon kaj gorĝareon (supra brusto) de tre irizeca metaleca purpura koloro kiu pluas al la dorso kaj ĝis la vosto. Flugiloj havas brilojn kaj purpurajn kaj malhelbluajn. El meza brusto al la ventro estas tre blankaj kaj foje iom hele striecaj. Ino havas korpoformon sed ŝi estas malpli rimarkinda ol la masklo kaj havas brunecajn kapon kaj dorson striecajn je blanko kaj pli brunajn flugilojn kun blankaj subaj partoj tre striecaj malhelbrune. La irisoj estas flavaj. La beko kaj kruroj estas nigrecaj. Junuloj ege similas al inoj.

La nomoj en Esperanto kaj en kelkaj aliaj lingvoj aludas al tre bele purpura aŭ viola brilo de la maskla dorso, dum la latina scienca nomo leucogaster estas komponaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “blanka” kaj “ventro”.

Subspecioj redakti

Oni agnoskas tri subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • leucogaster (Boddaert, 1783) - reproduktiĝas el Senegalio orienten, sude de Saharo kaj norde de Ekvatoro al Sudano, eble ankaŭ al Eritreo, Etiopio kaj nordokcidenta Somalio; nereproduktnata ankaŭ en marbordaj areoj, Gabono, RKongo kaj norda DRKongo, kaj suden al Kenjo.
  • arabicus (C. H. B. Grant kaj Mackworth-Praed, 1942) - reproduktiĝas en suda Arabia Duoninsulo (suda Jemeno orienten al sudokcidenta Omano); probable ankaŭ al Eritreo, Ĝibutio, norda Etiopio, orienta Sudano kaj nordokcidenta Somalio.
  • verreaŭi (Bocage, 1870) - reproduktiĝas el suda DRKongo kaj Angolo suden al centra Namibio kaj, oriente, el suda Kenjo kaj okcidenta Tanzanio suden al Bocvano, nordorienta Sudafriko kaj Mozambiko; for de la reprodukta sezono estas pli disvastiga.

Kutimaro redakti

Ili preferas arbarajn areojn kie estas abundaj fruktoj kaj vivas ankaŭ en kampoj kaj ĝardenoj. Ili loĝas ankaŭ en sekaj arbustaj areoj kie estas figarboj. En naturo ili preferas figojn sed ankaŭ kaptas insektojn dumfluge. En bestoĝardenoj ili manĝas tropikajn fruktojn kaj vegetalojn.

Tiuj birdoj estas monogamaj. La ovodemetado varias amplekse pro la etenda geografiaj ebloj, sed okazas el oktobro al marto. La nesto situas en arbotruoj mezalte supergrunde. Ĝi estas konstruita ĉefe el verdaj folioj. La ino demetas 2-4 palbluajn ovalajn ovojn kun ruĝecbrunajn punktojn. La ino kovas dum 2 semajnoj. Ambaŭ seksoj zorgas la idaron dum 3 semajnoj, kaj manĝigas ilin per ĉefe insektoj. Elnestiĝo okazas iom poste.

Referencoj redakti