Visneo
La visneo (Visnea) estas palearktisa plantogenro en la familio de pentafilakacoj. Estas monotipa taksono, ĉar ekzistas nur unu specio [1], mokano. Temas pri endemio de Madejro (Portugalujo) kaj Kanarioj (Hispanujo). Visneo estas laŭrisilva elemento el la ekoregiono Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. La arbo estas minacata pro habitatodetruo.
Visneo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Etimologio
redaktiLa visneo estis dediĉita al N. Visne, komercisto el Lisbono kiu interesiĝis pri la botaniko. La specio nomiĝas V. mocanera, Esperante mokano, laŭ sia loka nomo.
Bibliografio
redakti- Bañares, A. et al. 1998. Visnea mocanera. 2006 IUCN Ruĝa listo de endanĝerigitaj specioj; 24 de aŭgusto de 2007