Vivarium estas la monaĥejo fondita de de Flavio Magno Aurelio Kasiodoro najbare de Squillace, en Kalabrio. Tien ĉi Kasiodoro retiriĝis kaj sub lia gvido estis rikoltita multvalora biblioteko kaj komenciĝis kopiado kaj tradukado de grekaj kaj profanaj tekstoj (oni diras ankaŭ hebreaj).

Historio redakti

Kasiodoro decidis reitiriĝi el politika areno kaj reveni al Italio; lia nova sidloko estis origintero de sia familio: Scolacium (eld. Sklolaĉium) ĉar li decidis dediĉi tutan sian energion al pio kaj studo. Ĉirkaŭ la jaro 555, ĉe iuj arbidejoj li fondis monaĥejon Vivarium.

Se en la politika celo por pacigi kaj integrigi romian popolon kaj gotan mondon li iam lanĉis kuraĝan proklamon: “Audiat uterque populus quod amamus” (vidu ĉiu popolo kion ni ĉiuj amas), de tiam el Vivarium li disvastigos la saman mesaĝon, tamen adresiĝante ne al la malgranda rondo de la du popoloj, sed al tuta homaro: lia idealo fariĝis tiom pli nobla kaj universa kiom la kulturo superas la politikon kaj la spirito la naturon.

Kasiodoro, kvankam ŝatanto de ministra tasko ĉe Reĝo, de servo al la Ŝtato, de regado kaj diplomatio, elektis fariĝi ministro de alia potenco kies agadsfero estas la spirito, la sanktejo de la konscienco, la defendo de la vero por adresigi la homon sur la vojon de la celo por kiu li estis kreita. (Pensoj el liaj deklaroj).

Tiu Kalabrano komprenis ke ne sufiĉas la integriĝo inter Romio kaj Barbario por savi la romiecon, necesas ankaŭ kunfandiĝo de la romieco kun la Eklezio de Kristo, kaj necesas ankaŭ harmoniigo de la profana kulturo kun tiu religia.

Monaĥa Vivo en Vivarium redakti

Vivarium estis speco de “urbs religiosa” (religia urbo), en kiu subgvide de du religiaj superuloj, krom la idealo de la kontempla vivo, oni serĉis efikan akordon de la kreda scienco kun la profana scienco. La monaĥa regulo lasis al la monaĥoj plenan liberon rilate la preĝadon kaj elekton de siaj interesoj.

En tiu fama cenobitejo Kasiodoro forĝadis sian monaĥaron al la pio per konstantaj religiaj ekzercoj, kaj al la studo de la profanaj kaj sanktaj literaturoj kaj sciencoj, celante samtempe ilin transdoni al la posteularo per la vojo de la instruo kaj kopiigado de kodeksoj ĉe tiamaj kaligrafiuloj. Pro tio li fondis la unuan okcidentan “scriptorium” kiu fariĝis ekzemplo por similaj postvenontaj en tuta Eŭropo.

Pro tio li rikoltis trezorojn de la saĝo de antikvuloj, kaj starigis akademion por studoj pridiaj kaj prihomaj, similaj al tiuj kiuj en nuna epoko nomiĝas universitato ĉar malfermita ankaŭ al eksteruloj.

La enciklopedia romia idealo fariĝis kristana: naskiĝis tial bezono de biblioteko kiu estis, por tiu epoko, ekstreme kompleta, pagana kaj kristana, latina kaj greka. Ĝi riĉis je ŝatindaj kodeksoj, estis efike dividita kaj dispoziciita laŭ la diversaj sciencoj. Antaŭ ĉio estis ĉio biblia, ĉe kiu kuŝis 22 libroj de la hebrea historio kaj centoj aliaj pritraktantaj religion.

La strukturo estis pliriĉigita per multaj libroj pri kosmologio, inter kiuj la verkoj de Julio Oratoro, de Marceleno Iliria, la fama kodo de Ptolomeo. Sekvis verkoj de filozofio kaj agronomio por ke la monaĥoj fariĝu inteligentaj kultivistoj: aperis la traktadoj de Marcialo, de Kolumelo kaj de Emiliano. Por la monaĥoj prizorgantaj medicinon ĉeestis la verkoj de Hipokrato, de Aŭrelio Celio, la terapeŭtiko de Galeno de Pergamono, Herbolibro de Dioskorido...

Ne povis certe manki la verkoj de Aristotelo kun la tradukoj de Boecio, Platono ĝuis apartan konsideron.

El la kulturaj kaj spiritaj bezonoj de vivaria komunumo naskiĝis al riĉega literatura produktaĵaro de Kasiodoro de la lasta jardekoj de lia vivo, kies certas almenaŭ 9 el 13 aŭ pli al li atribuitaj.

La kasiodora komunumo estis konceptata kiel ekonomie memsufiĉa.

Fino de ĉio redakti

Post plurjarcentoj de orgojla vivo, Vivarium malaperis pro eksteraj kaj internaj malordoj kaj arabaj razioj kaj okupoj de Kalabrio kiuj malaperigis ankaŭ la faman kaj ĉiam pli riĉiĝintan bibliotekon kies manuskriptoj kaj kodeksoj albordiĝis tie kaj tie en aliaj tiutempaj bibliotekoj. Laŭ kelke da tempo oni opiniis ke tuta tiu kultura trezoraro transiri al biblioteko de monaĥejo de Bobbio (Piaĉenco, Italio), sed historiistoj pruvas ke tio ne okazis.

Vidu ankaŭ redakti