Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Uherské Hradiště. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Vlčnov (apartigilo).

Vlčnov (germane Wiltschnau) estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Uherské Hradiště en Regiono Zlín proksimume 5 km sudokcidente de Uherský Brod. Vivas ĉi tie 2 943 loĝantoj (2023).

Vlčnov
germane Wiltschnau
municipo
Konstruaĵo de municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vlčnov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherský Brod
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Montaro Vizovica montetaro
Situo Vlčnov
 - alteco 226 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 36″ N 17° 34′ 55″ O / 49.01000 °N, 17.58194 °O / 49.01000; 17.58194 (mapo)
Katastro 21,3 km² (2 130 ha) Vlčnov
Loĝantaro 2 943 (2023)
Denseco 138,17 loĝ./km²
Unua skribmencio 1264
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 61
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592820
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vlčnov
Retpaĝo: www.vlcnov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1264.

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Jakobo Pli Aĝa
  • Kapeleto
  • Vinbudoj
  • Muzeo de brandejoj
  • Kamparana domo kaj mastrumaĵo en konstruaĵo n-ro 57 - etnografia muzeo
  • Sur la supraĵo norde de Vlčnov situadis kastelo Pepčín, konstruita en la jaroj 1903 ĝis 1905 fare de grafo Václav Robert Kounic kaj deŝirita en la jaro 1981.
  • Sur la norda rando de Vlčnov situas naturrezervejo Kovářův žleb kaj naturmemorindaĵo Myšince.

Tradicioj redakti

Tiun ĉi negrandan vilaĝon famigis tradicia Rajdo de la reĝoj, kiu okazas ĉiam lastan dimanĉon en majo dum pentekostoj. La rajdo de la reĝoj estis envicigita lla 27-an de novembro 2011 en liston de majstroverkoj de la buŝa kaj nemateria heredaĵo de la homaro de UNESCO. La "reĝo" en popolkostumo de Vlčnov rajdas kun sia akompanataro. Li havas en la buŝo blankaj rozon, por ke li ne povu paroli kaj ne malkaŝu, ke li ne estas virino. Estas tiel farita laŭ kelkaj fontoj por memoro de la tago, kiam reĝo Matiaso Korvino savis sin, alivestita en virinan popolkostumon forrajdante en la sama rajdantaro tra la vilaĝo.

En la jaro 1935 ĉi tie filmis Josef Rovenský filmon Maryša, devene intencanta kiel la unua kolorigita filmo en Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1968 oni ĉi tie filmis filmon Žert laŭ romano de Milan Kundera.

En la vilaĝon alveturigis pentristo Joža Uprka, kiu ĉi tie kreis bildon Rajdo de la reĝoj, kaj fotografion de Rajdo de la reĝoj kiel unu el la unuaj dokumentadaj fotografioj en Moravio ĉi tie faris Josef Klvaňa. Tio estas naskoloko de ĵurnalisto Jan Janči, konata ankaŭ pro tio, ke li ĉi tie lasis lokigi memorplaketon de Jan Amos Komenský en preĝejo en Nivnice.

Pluaj fotoj redakti