Vladimir Aleksandroviĉ Albickij

Vladimir Aleksandroviĉ Albickij (Владимир Александрович Альбицкий ; naskiĝis la 16-an de junio 1891 en Kiŝinevo, mortis la 15-an de junio 1952) estis rusa astronomo

Vladimir Aleksandroviĉ Albickij
Persona informo
NomoVladimir Aleksandroviĉ Albickij
Dato de naskiĝo16-a de junio 1891
NaskiĝlokoKiŝinevo
Dato de morto15-a de junio 1952
Aĝo je morto60
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoRusio
Portalo pri Homoj
vdr

Li ricevis sian diplomon en la Moskva Ŝtata Universitato en 1916.

Li dungiĝis en la observatorio de Odesa en 1915 kaj en la Simeiza observatorio de Krimeo en 1922 kie laboris kun Grigorij Abramoviĉ Ŝajn kaj Grigorij Neujmin.

Li ĉefe studis la radialajn rapidojn de steloj. Kun G. A. Ŝajn, li katalogis la radialajn rapidojn de ĉirkaŭ 600 steloj kaj malkovris la stelon HD 161817, kiu havas plej grandan radialan rapidon nun konatan[1] (361 km/s).

Li malkovris 10 asteroidojn. Li estas konata de la Minor Planet Center sub la nomoj "W. A. Albizkij", "Albitzky" aŭ "V. Albitskij".

La asteroido 1783 Albitskij[2] estis tiel nomata en lia honoro.

Noto kaj referencoj redakti

Malkovritaj asteroidoj : 10
1002 Olbersio 15-a de aŭgusto 1923
1007 Plavlovio 5-a de oktobro 1923
1022 Olimpiado 23-a de junio 1924
1028 Lidino 6-a de novembro 1923
1030 Vitjo 25-a de majo 1924
1034 Mozartio 7-a de septembro 1924
1059 Musorgskio 19-a de julio 1924
1071 Brito 3-a de marto 1924
1283 Komsomolio 25-a de septembro 1925
1330 Spiridonio 17-a de februaro 1925

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti