Vladimir Edelŝtejn

sovetia kaj rusia esperantisto kaj tradukisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vladimir Aleksandroviĉ Edelŝtejn (ruse Владимир Александрович Эдельштейн) (naskiĝis 18-an de novembro 1920 en Ĥarkov, Ukraina SSR, Soveta Unio, mortis 12-an de decembro 2010 en Moskvo, Rusio) - Sovetunia kaj Rusia esperantisto, tradukisto de rusa lingvo al esperanto kaj de esperanto al rusa. Li estis partoprenanto de Vintra kaj Granda patriota militoj[1].

Vladimir Aleksandroviĉ Edelŝtejn ruse Владимир Александрович Эдельштейн
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1920 (1920-11-18)
en Ĥarkivo,  Sovetunio
Morto 12-an de decembro 2010 (2010-12-12) (90-jaraĝa)
Nacieco  Sovetunio,  Rusio
Lingvoj rusaEsperanto vd
Ŝtataneco  Sovetunio,  Rusio
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Profesio
Okupo tradukisto • universitata instruisto vd
Aktiva dum 1988-2005
Verkado
Literatura movado Moskva skolo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1937 jaro Vladimir Edelŝtejn eksciis pri Esperanto en revuo «Meĵdunarodnij jazik». Tamen li ne sukcesis konatiĝi kun esperantistoj, ĉar dum periodo de «Granda purigo» estis reprezaliitoj esperantistaj organizoj kaj esperantistoj[1].

En 1939 jaro Vladimir Edelŝtejn lanĉis studadon en Moskva ŝtata universitato (mekanik-matematika fakultato). En novembro de la sama jaro Soveta Unio komencis militon kontraŭ Finnlando kaj Edelŝtejn estis rekrutita al la milito, kian li partoprenis kiel minpafanto. Dum la milito li estis vundita kaj militista invalido. Post la milito li daŭrigis studadon, sed komenco de Granda Patriota milito rompis ĝin. 5-an de julio 1941 Edelŝtejn laŭ sia volo rekrutiĝis en Moskvan popolarmeon[2]. En 1945 jaro, post fino de Granda Patriota milito li malrekrutiĝis en militista rango ĉefserĝento. Reveninte en Moskvon Vladimir Edelŝtejn restudentiĝis kaj en 1949 jaro sukcese finis studadon[1]. Li dum sia profesia kariero instruis matematikon en lernejoj kaj institutoj[2].

En 1988 jaro Vladimir Edelŝtejn rekonatiĝis kun Esperanto: li lenkontis anoncon de kurso de Esperanto, organizita en Moskva kulturdomo de konstruistoj, kian organizis fama sovetia esperantisto Anatolij Gonĉarov. Post la kurso Edelŝtejn aliĝis al Moskva Esperanto-klubo "Lev Tolstoj" kaj al Moskva klubo «Scio», kie li poste iĝis vicprezidanto[1].

Ek de 1997 jaro Vladimir Edelŝtejn instruis Esperanton en Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato[1].

Vladimir Edelŝtejn dum multaj jaroj estis persona ano de Rusia Esperantista Unio[3].

Vladimir Edelŝtejn famiĝis kiel tradukisto de versoj el Esperanto al la rusa kaj el la rusa al Esperanto. Liaj tradukoj multfoje estis publikigitaj en rusiaj esperanto-periodaĵoj. Aparte menciindas liaj tradukoj de versoj de famega rusa poeto Aleksandr Puŝkin. Tradukoj faritaj de Edelŝtejn plej ofte aperis sur paĝoj de literatura revuo «Cerbe kaj Kore»[1].

Krom Esperanto Vladimir Edelŝtejn interesiĝis pri ŝakludo kaj kolektis grandan ŝakan bibliotekon, kian li donacis en 2000 jaro al ŝaka revuo «64»[2].

22-an de novembro 2010 Vladimir Edelŝtejn laŭvoje al klubo «Lev Tostoj» trafis aŭtoakcidenton. En Sklif oni malsukcese kuracis lin, sed post enkomatiĝo 12-an de decembro 2010 Vladimir Edelŝtejn mortis[4][5].

Bibliografio redakti

Honorigoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Edelŝtejn 2005, p. 110.
  2. 2,0 2,1 2,2 (2000) “Человек дорыночной эпохи”, 64 Шахматное обозрение (ru) (5), p. 12. 
  3. Künzli, Andreas. Mit einer Plansprache wie Esperanto vom Sozialismus zum Kommunismus (germane). Planlingvoj.ch. Arkivita el la originalo je 2024-01-20. Alirita 2024-01-20.
  4. (2011 februaro) “Forpasis Vladimir Edelŝtejn”, REGo (eo) (pdf) (1 (62)), p. 29. 
  5. Будагян, Эргард. Владимир Эдельштейн (ruse) (elektronika). История эсперанто в России и Советском Союзе (20). Arkivita el la originalo je 2024-01-21. Alirita 2024-01-21.
  6. Эдельштейн Владимир Александрович 1920г.р. (ruse) (elektronika). Podvignaroda.ru. Arkivita el la originalo je 2024-01-20. Alirita 2024-01-20.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1][rompita ligilo]