Vladimir Kuzmin

rusia rokmuzikisto kaj komponisto

Vladimir Borisoviĉ KUZMIN (ruse Влади́мир Борисович Кузьмин, naskita la 31-an de majo 1955) estas rusia rok-kantisto, gitaristo kaj kantverkisto.[1][2]

Vladimir Kuzmin
en 2012
en 2012
Bazaj informoj
Naskonomo Владимир Борисович Кузьмин
Naskiĝo 31-an de majo 1955 (1955-05-31) (68-jaraĝa)
en Moskvo
Edz(in)o Vera Sotnikova
Ĝenroj rok-muzikoblusoĵazorokĵazopop-rokmuzikonova ondoŝtonrokosinteza popularmuziko • rusa kanzono
Retejo www.vladimirkuzmin.org
vdr

Biografio redakti

Kuzmin estas la filo de mararmea oficiro de instruistino pri la rusa lingvo kaj literaturo. Kiam li estis juna knabo, Kuzmin ludis violonon en muzika lernejo.[1] Li skribis sian unuan kanton kiam li estis sesjara, kaj sekve lernis ludi gitaron memstare. Li organizis sian unuan grupon, Aelita (Аэлита), en la 6-a grado, estante 13-jara. Du jarojn poste, dum lernejaj vesperoj, li prezentis kantojn de The Beatles, The Rolling Stones, Creedence Clearwater Revival, Jimi Hendrix kaj Led Zeppelin kune kun sia propra materialo.[1]

Kariero redakti

Post la mezlernejaj jaroj Vladimir Kuzmin diplomiĝis en muzika altlernejo, li iĝis ĉefgitaristo de profesiaj grupoj Nadeĵda (Надежда, 1977 - 1978) kaj Samocveti (Самоцветы, 1978 - 1979). La produktanto de la grupo Samocveti, Jurij Malikov konfirmis, ke Kuzmin aranĝis kelkajn kantojn.[3] Sed, en 1979, kune kun kantisto kaj gitaristo de la rokgrupo Vesjolije Rebjata (Весёлые Ребята) Aleksandr Barikin, Kuzmin organizis rok-grupon Karnaval (Карнавал).

En 1981 eldoniĝis kiel muzikalbumeto la debuta albumo je la nomo de la grupo en la ĉefa sovetia firmao de muzikaj diskoj Melodija. En la grupo Karnaval Vladimir Kuzmin brile pruviĝis kiel rokgitaristo kaj ankaŭ kiel komponisto, aranĝisto kaj kantisto.[4]

Li ludis ankaŭ per klavaroj, violono kaj fluto.[4]

En 1982 Kuzmin organizis novan grupon nomitan Dinamik (Динамик). Li restis amiko de Aleksandr Barikin.

Rilatoj al Esperanto redakti

En la junulara Esperantujo de okcidenta Eŭropo en la lasta kvarono de la 20-a jarcento aparte konatiĝis la denaskulino Simone Fischer el sudokcidenta Germanio, unue ekde la 5-a jaro en la infanaj kongresetoj de la UK-oj kaj ekde kiam ŝi estis 13-jara en la kongresoj kaj renkontiĝoj de TEJO, kaj kiam ŝi post la lernejaj jaroj komencis studi slavistikon en Moskvo, ŝiaj okcidenteŭropaj esperantistaj amikoj por ŝi elektis akustikan rekonilon: nome la energioplenan kanton "Simona" (Симона) de Vladimir Kuzmin. La kanto daŭre en la 21-a jarcento restas populara, ekzemple en 2020 prezentis ĝin la nur 10-jara kantisto Stanislav Kaŝevarov (Станислав Кашеваров).[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 biografio kun iom da fotoj en lia propra retejo (ruse)
  2. Thomas Arnold: artikolo "Top Soviet Rock Group Readies for San Diego Debut" (angle: "pinta sovetunia rokumzika grupo pretas por debuto en San-Diego") la 25 oktobro 1989 en la gezeto Los Angeles Times, p. 1.
  3. artikolo "Kuzmin, Barikin kaj aliaj" (ruse)
  4. 4,0 4,1 la unua muzikalbumeto de la grupo Karnaval (ruse)
  5. la versio de Stanislav Kaŝevarov (10) pri la kanto "Simona" (Симона) de Vladimir Kuzmin el 2020 (ruse)

Eksteraj ligiloj redakti