Vladimir Viĉegĵanin

(Alidirektita el Vladimir Vyĉegĵanin)

Vladimir Vyĉegĵanin - estas sovetia kaj rusia esperantisto. Naskiĝis 13 jul 1953 en Niĵnij Tagil (Uralo, Rusio). Finis Niĵnij-Tagilan Ŝtatan Pedagogian Instituton. Laboris kiel inĝeniero en mekanika uzino, poste kiel aparatisto en koakso-kemia fako de metalurgia kombinato. En 2003 emeritiĝis kaj nun ne laboras.

Vladimir Viĉegĵanin
Vladimir Vychegzhanin, Naro-Fominsk, 2023
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1953 (1953-07-13) (70-jaraĝa)
en Sverdlovska provinco
Lingvoj Esperantorusa
Loĝloko Naro-Fominsk, Moskva provinco
Nacieco ruso
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Niĵnij-Tagila Ŝtata Pedagogia Instituto
Familio
Parencoj edzino Lidija Viĉegĵanina
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperantistiĝis en 1991. Estis prezidanto de la urba E-klubo. Membro (en 1996–1998 komitatano) de Urala Esperantista Societo. Partoprenis la Universalajn Kongresojn en Tampereo (1995), Prago (1996), Montpeliero (1998), Florenco (2006), Roterdamo (2008). Estis ano de Pasporta Servo kaj gastigis esperantistojn el Germanio, Francio kaj Japanio.

Li tradukis la romanon de Nikolaj Gogol Malvivaj animoj (Sezonoj, 2001). Liaj tradukoj de noveloj Neĝoŝtormo kaj Tri mortoj de Lev Tolstoj, Nigra monaĥo Anton Ĉeĥov kaj Nazo Nikolaj Gogol aperis en la unua volumo de Rusa Novelaro (2003) kaj Ĉeriza ĝardeno, Saĝa kortisto, Nigra monaĥo, Fianĉino A.Ĉeĥov en la libro Ĉeriza ĝardeno (Sezonoj, 2004).

En 2002 - 2004 Vladimir estas kunlaboranto kaj redakciano de La Ondo de Esperanto. Lia redakcia tasko estis prizorgano de Mozaiko. En 2019 okupiĝis pri adаptiĝo en la rusa de TTT-ejon de UEA kaj estis "onklo" ĉe la projekto Ekparolu! de Edukado.net. Lia traduko de novelo de Anton Ĉeĥov Feliĉulo estis publikita en "Literatura Foiro" (305, junio 2020). Ekde 2023 okupiĝas pri tradukoj de rusaj verkistoj en Esperanton (Projekto de La Ondo de Esperanto - Rusa Novelaro. Vol. 2). Jam tradukis novelojn El rakonto, kiu neniam estos finita Leonid Andrejev, La oveto Ivan Ŝmeljov, Manjo Aleksej Tolstoj kaj La vorto, Razilo, Fabelo Vladimir Nabokov.