Vortoj de Profesoro Cart

(Alidirektita el Vorto de Profesoro Th. Cart)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vortoj de Profesoro Th. Cart [1] estas kolekto de tekstoj verkitaj de Théophile Cart [teofil kar] pri la periodo de la Bulonja Kongreso (1905) ĝis 1927.

Vortoj de Profesoro Th. Cart
Vortoj de Profesoro Th. Cart
Vortoj de Profesoro Th. Cart
Aŭtoro Théophile Cart
Eldonjaro 1927
Urbo Jaslo, Pollando
Eldoninto Esperantista Voĉo
Paĝoj 140
vdr

Tiu libro estas eldonita de Esperantista Voĉo Jaslo, Pollando - 1927 "al la pacaj kunbatalantoj dediĉitaj, de S. Grenkamp kaj R de LAJARTE"

  • Represita - Vieno: Pro Esperanto, 1990.

Jen ekzemploj de tekstoj

Don Kiĥoto redakti

(Poemo en prozo)

Al la Esperantistoj !

Ho Don Kiĥoto, filo de nobla Hispanujo, respekte vin salutas mia kanto!

La homo elturniĝemaj vin mokas, kaj sur iliaj lipoj via nomo estas insulto. Ĉar vi iras firme antaŭen kaj sentime defendas la justecon, ilia diplomatio vin severe kritikas. Ĉar vi ne vin demandas, ĉu al viaj klopodoj respondos la sukceso, ili vin juĝas freneza.

La ambiciuloj vin ridindigas kaj kun malestimo ili citas vian nomon. Ĉar vi ne konas la arton flati potenculojn, nek vivi apud la estroj, ili ŝercas pri via soleco. Ĉar anstataŭ sendi la aliajn en la batalon, vi iras mem kaj ricevas pli da batoj ol da laŭroj, malŝate ili rigardas vin de sia alta, saĝa neŭtraleco.

La sprituloj ridas pri vi kaj via nomo estas al ili sinonimo de naiveco. Ĉar vi protektas la rajton de l' malfortulo kaj malamas la arogantecon, ili vin diras simplulo. Car vi enskribis sur vian ŝildon la vortojn : Fideleco, Vereco, Lojaleco, ilia vivsperto ride kun indulgo.

Sed kion valoras la moko de l'homoj elturnigemaj, la rido de l' ambiciuloj, la rideto de l'sprituloj ? Revante vian belan revon, ho Don Kiĥoto, vi iris fidele kaj obstine la vojon elektitan, kaj glorinda estas via nomo ! Vi ankaŭ, ho ĉiutempaj Don Kiĥotoj, restu fidelaj, iru senŝanceliĝe vian vojon, revu vian belan revon : Nenio granda fariĝis sur la tero, se ne dank'al viaj senlacaj, sentimaj bataloj!

Ho Don Kiĥoto, filo de nobla Hispanujo, respekte vin salutas mia kanto.

(L. I., aûgusto 1909).

Esperanto Kiel Tradukilo redakti

Kaj Zamenhof « komencis evitadi laŭ-vortajn tradukojn… kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala »

Kiam ni tradukas, ni devas ĉiam repensi la tradukotan tekston en Esperanto ; se ne, se nia traduko estas laŭvorta esperantigo de l’originalaĵo, ĝi fariĝas tute ne komprenebla internacie.

Ke la repensado estos diversa laŭ la lingvo de l’tradukota teksto, tio ne estas duba kaj ankaŭ ne riproĉinda : bone estas, ke la esperantiĝo konservu ian nacian karakteron, ian nacian nuancon, sed nur nuancon, kaj ankaŭ nur en la stila movado, ĉar la vortaro mem devas resti la sama, kiu ajn estas la tradukota lingvo.

Kiam tion ĉiuj komprenos, oni ne plu bezonos batali kontraŭ la stranga tendenco de tiuj, kiuj enkondukas novan vortojn, novajn esprimojn. Simple pro tio, ke ili tiamaniere pli rapide, pli facile tradukas ian naciaĵon.

Inter ĉiuj lingvoj Esperanto estas certe la plej oportuna tradukilo, ĉar ĝi estas, laŭ sia konstruo mem, mirinde proksima al ĉiuj aparte ; sed ĝi havas tamen, kiel ĉiu vivanta lingvo , sian specialan internacian genion, - kondiĉon de vivo,- kiun ni ĉiuj, Slavoj, Germanoj aŭ Latinoj, devas severe respekti.

(Lingvo Internacia, julio 1913).

Nia Vivo estas Agado redakti

Senĉese kaj senlace, ĝis kiam ĉiuj komprenos nian vidpunkton, ni ripetos kaj ripetos, ke por ni ne celo estas internacia lingvo, sed ilo.

Vere ! Estas strange, ke kelkaj protestas kaj eĉ koleras, ĉar ni rifuzas diskuti iliajn reform-proponojn, iliajn kripligaĵojn, iliajn eltrovojn. Laŭ tute « logistika » rezonado, ili eĉ kulpigas nin pri nelojaleco, tial ke ni ne akceptas en nian esperantistan gazetaron artikolojn pri aŭ en ilia mirinda lingvaĵo !

Permesu, sinjoroj, ke anstataŭ diskuti nian lingvon, ni ĝin uzu por nia kaj homara utilo. Por nia homara plezuro !

Ni ne « faras » lingvon ; ni « havas » lingvon !

Knabo ludas kun muelilo, ĝin riparas detruas rekonstruas. Sian ĝojon li trovas en tio, ke ĝi pli malpli rapide, kvankam vane, turniĝas antaŭ liaj okuloj.

Sed ni ?... Ne en la movado mem de pli malpli perfekta ilaro nian ĝojon ni serĉas, ne !... la bonan blankan farunon ni volas, liveratan de l’muelŝtono ; ĝin ni ŝatas, ĉar ĝi estas nutraĵo por la agado, nutraĵo por la vivo.

Ludu vian ludon, sinjoroj teoriistoj kaj ĉiu-specaj logistikistoj, kaj ne indignu, se viroj, por la agado ni volas vivi kaj per ĝi !

(Lingvo Internacia, marto 1914)

Tabelo de l’enhavo redakti

 
Théophile Cart: fotita de Henri Manuel eldonita en la libro "Vortoj"

(laŭ la datoj)

  • Pri la Deveno de l’Arta Muziko.... 1905
  • Arbeto kaj Ŝirmbastonoj....Julio 1905
  • Pri la Plibonigoj....Majo 1907
  • La Fosiloj....Septembro 1907
  • Cambridge....Oktobro 1907
  • Komentario....Oktobro 1907
  • La Kondiĉo de nia Unueco....Februaro 1908
  • Kiamaniere ni pliriĉigos nian Komunan Vortaron....Marto 1908
  • Necesaj Klarigoj....Aprilo 1908
  • Tradicio kaj Evolucio....Oktobro 1908
  • Japana Fabelo....Januaro 1909
  • Kiamaniere helpi al la Lingva Komitato....Februaro 1909
  • La Festo kaj l'Kverko....Marto 1909
  • Unu fojon por ĉiam....Aprilo 1909
  • Komuna kaj Scienca Lingvo...Majo 1909
  • Lingvaj Pripensoj....Julio 1909
  • Don Kiĥoto....Aŭgusto 1909
  • Ni respektu nian Lingvon....Novembro 1909
  • Pri la Hindo-eŭropaj lingvoj kaj Esperanto...;Januaro 1910
  • Idola Fori....Februaro 1910
  • La Esperantista Popolo....Majo 1910
  • Forte ni staru....Decembro 1910
  • Vivanta Lingvo....Februaro 1911
  • Natura Evoluado....Februaro 1912
  • Batalo por la vivo....Marto 1912
  • Supernacio aŭ Internacio....Aprilo 1912
  • Respektplena Respondo....Julio 1912
  • Ŝtonigo de lingvo....Novembro 1912
  • La Fundamento de nia Lingva Sintenado....Februaro 1913
  • Necesa Sinforgesemo....Marto 1913
  • Vizito al Abdul-Baha....Marto 1913
  • Vivanta Lingvo aŭ Lingvo Sistemo....Junio 1913
  • Esperanto kiel Tradukilo....Julio 1913
  • Novjara Pripensoj....Januaro 1914
  • Paco....Februaro 1914
  • Nia Vivo estas Agado....Marto 1914
  • Esperanto kaj la Blindularo....Aprilo 1914
  • Scienco kaj Agado....Majo 1914
  • Parolata kaj Skribita Lingvo....Junio 1914
  • Pri Pseŭdosufiksoj....Julio 1914
  • Antaŭparolo al iu Lernolibro....1925
  • El la Alparolo de Prof. Th. Cart ĉe La Malfermo de la Somera Universitato en Ĝenevo....Aŭgusto 1925
  • El Raporto de l’Prezidanto de la Akademio ĉe la Ĝeneva Kongreso....Aŭgusto 1925
  • Sur la vojo al Servoz....Julio 1926

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5433, paĝo 448.

Eksteraj ligiloj redakti