Vráž (distrikto Písek)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vráž

Vráž estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, 10 km nordokcidente de la urbo Písek, sur la maldekstra bordo de la rivero Otava en alto de 427 m s.m. En 2023 ĝi havis 329 loĝantojn. Ĝi konsistas el du partoj – Stará Vráž (Malnova Vráž) kaj Nová Vráž (Nova Vráž), kiu etendiĝas proksime al la trajnhaltejo.

Vráž
municipo
Municipo Vráž
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vráž
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Písek
Historia regiono Bohemio
Montaro Blatna montetaro, Tabora montetaro
Naturmemorindaĵoj Čertova hora u Vráže Monto de Diablo ĉe Vráž, Hrby, Dědovické stráně
Memorindaĵo Vráž kastelo
Rivero Otava
Situo Vráž
 - alteco 435 m s. m.
 - koordinatoj 49° 22′ 45″ N 14° 07′ 37″ O / 49.37917 °N, 14.12694 °O / 49.37917; 14.12694 (mapo)
Katastro 7,38 km² (738 ha) Vráž u Písku
Loĝantaro 329 (2023)
Denseco 44,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1323
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 398 32
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549991
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vráž (Písek District)
Retpaĝo: www.vraz-obec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La komunumo konatas precipe pro siaj kastelo kaj banloko, specialiĝanta pri kuracado de neŭro- kaj movmalsanoj. Pro arbarriĉa bone signita ĉirkaŭaĵo ĝi estas populara celo de piedmigremuloj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čížová, Ostrovec, Vojníkov kaj Cerhonice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869497
1880478
1890445
1900420
1910389
1921396
JaroLoĝantoj
1930369
1950430
1961428
1970393
1980334
1991329
JaroLoĝantoj
2001301
2014308
2016309
2017303
2018313
2019310
JaroLoĝantoj
2020316
2021294
2022314
2023329

Partoj de municipo redakti

Municipo Vráž konsistas el tri partoj, kiuj situas en la katastra teritorio Vráž u Písku.

Banloko redakti

 
La kastelo de antaŭe
 
La kastelo de malantaŭe

El inter memorindaĵoj plej valoras novgotika kastelo de la nobela familio Lobkovic, situanta en arbareca pejzaĝo rande de la vilaĝo. Origine ĝi estis konstruita en j. 18681875, sed en decembro de la sama jaro ĝi preskaŭ komplete forbrulis, tial oni tuj devis rekomenci la konstruadon kaj la kastelo en la nuna aspekto estis finita en 1881. Kiel sanatorio ĝi ekfunkciis en 1936 kaj por sia celo ĝi servas ĝis nun.

La banloko konsistas el la kastelo, apuda funkciisma konstruaĵo el 1937 (ligita al ĝi per trairkoridoro) kaj t.n. Jubilea pavilono. Krom kutimaj balneologiaj ekipaĵoj disponeblas i.a. interna kaj ekstera naĝbasenoj, saŭno, solario, tenisludejoj, biciklopruntejo, ekstera kegloludejo ktp.

En la kastelo estas regule organizataj koncertoj, dancvesperoj kaj aliaj aranĝoj alireblaj ne nur por banlokaj pacientoj, sed ankaŭ por publiko. Same alireblas ankaŭ restoracio kaj kafejo kun ekstera teraso, ambaŭ troviĝantaj en la ĉefa kastela konstruaĵo.

Ĉirkaŭaĵo redakti

Ĉirkaŭ la kastelo etendiĝas parko kun promenaj rondvojoj, ŝatataj ne nur de banlokaj gastoj, sed ankaŭ de ceteraj piediramantoj. La Blua rondvojo (4 km) kondukas je sudokcidenta direkto al Amlageto kaj naturrezervejo „Čertova hora“ (Monto de diablo), la Ruĝa rondvojo (9 km) trairas la nordokcidentan parton tra la naturrezervejo „Hrby“ kaj kelkaj riveretoj kaj fiŝlagoj. La plej longa Flava rondvojo (10 km) direktiĝas nordorienten ĝis komenco de la valbaraĵo de Orlík. La plej malproksima pinto de tiu ĉi rondvojo troviĝas ĉe romantika roka belvido al kunfluejo de la riveroj Blanice kaj Otava. Ĉiuj rondvojoj komenciĝas proksime al la kastelo kaj elirparkejo troviĝas tuj antaŭ la kastela konstruaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti