Vyšná Boca (hungare Királyboca [kirAjboca] (foje Bóczabánya), germane Oberbotza) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Vyšná Boca
hungare: Királyboca, germane: Oberbotza
municipo
Turisma centro kaj montarpasejo Čertovica super Vyšná Boca
Oficiala nomo: Vyšná Boca
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Malaltaj Tatroj
Najbaras kun Nacia parko Malaltaj Tatroj
Montoj Čertovica, Rovná hoľa
Rivero Boca
Situo Vyšná Boca
 - alteco 950 m s. m.
 - koordinatoj 48° 55′ 35″ N 19° 45′ 08″ O / 48.92639 °N, 19.75222 °O / 48.92639; 19.75222 (mapo)
Areo 20,59 km² (2 059 ha)
Loĝantaro 118 (31.12.2010)
Denseco 5,73 loĝ./km²
Montpasejo Čertovica
Unua skribmencio 1850
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 34
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 511188
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Vyšná Boca
Retpaĝo: www.vysnaboca.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Vyšná Boca situas en valo inter montoj 1288 kaj 1366 m altaj, laŭ ĉefvojo Liptovský Hrádok-Brezno. Liptovský Mikuláš troviĝas je 17 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la loko en 1263, sed jam pli frue germanoj minadis en la ĉirkaŭaĵo oron. En 1470 vilaĝo formiĝis el la ministaj domoj. Poste la oro preskaŭ elĉerpiĝis, tial oni minadis ankaŭ feron kaj antimonon. La loko apartenis al Nižná Boca, municipo formiĝis nur en la 19-a jarcento. En 1785 373 vilaĝanoj (73 familioj) loĝis en 61 domoj. Tiutempe ferofandejo funkciis en la vilaĝo. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Királyboca 363 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptovský Hrádok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La iamaj ministaj domoj iĝis feriaj domoj kaj ankaŭ hotelo konstruiĝis, ĉar la deklivoj estas bonaj skiejoj. En 2001 vivis en Vyšná Boca 102 homoj, (99 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti