Nižná Boca (germane Unterbotza hungare Szentivánboca) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Liptovský Mikuláš.

Nižná Boca
hungare: Szentivánboca, germane: Unterbotza
municipo
Centro de Nižná Boca
Oficiala nomo: Nižná Boca
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Malaltaj Tatroj
Najbaras kun Nacia parko Malaltaj Tatroj
Rivero Boca
Situo Nižná Boca
 - alteco 851 m s. m.
 - koordinatoj 48° 56′ 52″ N 19° 46′ 04″ O / 48.94778 °N, 19.76778 °O / 48.94778; 19.76778 (mapo)
Areo 24,99 km² (2 499 ha)
Loĝantaro 159 (31.12.2010)
Denseco 6,36 loĝ./km²
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 34
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510874
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Nižná Boca
Retpaĝo: www.niznaboca.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Nižná Boca situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Brezno-Liptovský Hrádok. La lasta troviĝas 15 km.

Historio redakti

Unue la keltoj, poste la slavoj minis tie ercojn. En la 12-a jarcento familio Szentiványi aŭ Szent-Iványi vokis tien germanajn ministojn. La vilaĝnomo aperis unuafoje en 1342. Ĝis la 19-a jarcento daŭriĝis la minado. En 1910 en Szentivánboca loĝis 748 da loĝantoj (729 slovakoj, 12 germanoj, 6 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Szentivánboca apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptovský Hrádok, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En la 20-a jarcento la vilaĝo profitas el la vintraj sportoj. En 2001 en Nižná Boca loĝis 195 da homoj (191 slovakoj, 2 ĉeĥoj, unusola polo).

Vidindaĵoj redakti

  • luterana novromanika preĝejo de 1844
  • lignaj domoj de ministoj