Władysław Bartkowiak

Władysław Bartkowiak (naskiĝis la 13-an de junio 1900 en Nochowo, apud Śrem, mortis la 14-an de majo 1920) – pola serĝento, piloto de Pola Soldataro en la Dua Pola Respubliko.

Władysław Bartkowiak
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1900 (1900-06-13)
en Nochowo
Morto 14-an de majo 1920 (1920-05-14) (19-jaraĝa)
en Krupki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo piloto
vdr

Vivo redakti

Władysław Bartkowiak naskiĝis en tiutempa Granda Duklando de Poznań, en la familio de Stanisław kaj Antonina el domo Olejniczak. Li estis pli juna frato de leŭtenanto-piloto Antoni Bartkowiak (1897-1922).

Li finis bazlernejon kaj mekanikan mezlernejon en Poznań. En la aĝo de 17 jaroj eniris al la germana aviado, kie estis direktita al skadro en Poznań. Laboris en mekanika riparejo. Fine de 1917 kune kun la skadro estis sendita al Orienta Fronto. Post fino de la unua mondmilito revenis al Poznań kaj baldaŭ aktive partoprenis en la ribelo de Grandpolujo. Post konkero de aviadilejo en Ławica estis direktita al la 3-a Grandpollanda Aviada Skadro kaj laŭ propra peto al pilot-lernejo. Li estis unu el la plej kapablaj kadetoj. Baldaŭ montriĝis la plej bona piloto de la lernejo, pro tio ricevis de la generalo de infanterio Józef Dowbor-Muśnicki oran horloĝon.

Septembre 1919 kune kun la Skadro Władysław Bartkowiak irs al la bolŝevika fronto. Kune kun subleŭtenanto Józef Klicze partoprenis plurajn batalflugojn. Kelkfoje pro paneo de aviadilo estis devigita malsuprengrundiĝi malantaŭ la malamika fronto. Tamen pro majstraj mekanikaj kapabloj mem riparis la aviadilon kaj bonŝance revenis al la bazo.

La 14-an de majo 1920, plenumante spionan mision super la pola-bolŝevika fronto, li longe aerbatalis kun soveta aviadilo pilotata de A.D. Ŝirinkin. La aviadilo de Klicze kaj Bartkowiak, kiu tiutempe estis preskaŭ 20-jara, estis pafalterigita apud Borisov, enterigante la skipon. Ambaŭ polaj pilotoj estis kun honoroj entombigitaj de bolŝevikaj aviadilistoj.

Postmorte pro unuarangaj meritoj por la pola aviado estis distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari, kaj la Kampa Emblemo de Piloto kaj Observanto.

Bibliografio redakti

  • Marian Romeyko, Ku Czci Poległych Lotników Księga Pamiątkowa (Omaĝe al Mortfalintaj Aviadilistoj Memor-Libro), Wydawnictwo Komitetu Budowy Pomnika Poległych Lotników (Eldonejo de la Konstru-Komitato de la Monumento al Mortfalintaj Aviadilistoj), eldonkvanto de Lucjan Złotnicki, Varsovio 1933