Włodzimierz Kleszcz

Włodzimierz Kleszcz (naskiĝis la 27-an de julio 1949 en Lublin) – muzika ĵurnalisto, muzikproduktisto, populariganto de la moderna popola muziko kaj mondmuziko.

Włodzimierz Kleszcz
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1949 (1949-07-27) (74-jaraĝa)
en Lublino
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Infanoj Maja Kleszcz vd
Profesio
Okupo muzikisto • muzika ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

De 1972 ĵurnalisto de Skolta Radiostacio, de 1979 laboranto en Pola Radio. En la 80-aj jaroj kunorganizanto kaj arta direktoro regeo-festivaloj en Pollando. La 13-an de decembro 1989 organizis en Ŝipfarejo de Gdańsk festivalon "Solidareco Anti-Apartheid".

Kiel proprietulo de eldonejo Kamahuk estas kunkreinto de kelkaj muzikaj projektoj, ekzemple kunligo de pola montana muziko kun jamajka regeo (komunaj surbendigaĵoj de Trebunie-Tutki kun Twinkle Brothers). Eldonisto de la debuta disko de Kapela ze Wsi Warszawa (Popola muzikgrupo de Vilaĝo Varsovio).

De 1992 estas membro de la klubo World Music Charts Europe asociiganta sub egido de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido eŭropajn prezentistojn de world music. De 1994 estas ĵuriano de Radio Francio Internacia.

Nuntempe en Pola Radio estas ĵurnalisto de Radia Centro de Popola Kulturo. Li gvidas "Noktajn Renkontojn kun la Mondmuziko" en PR1 kaj "Kleszczowisko" en PR2. Ĝis 2006 estis kungvidanto de la disaŭdigaĵo "Mocne Nocne" (Fortaj Noktaj) en PR BIS.

Biografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti