Malfermi la ĉefan menuon

Walery Antoni WROBLEWSKI (Valerio Vroblevskio) estis generalo dum la Pariza Komunumo de 1871.

VivoRedakti

Valerio Vroblevskio naskiĝis la 5an de decembro 1836 en Zoludeko, ĉe la nord-orienta Pola landlimo, nun Belorusio, en bienula nobeleta familio. Li studis en Vilno kaj Sankt-Peterburgo en la Supera instituto pri arbara inĝenierado. En tiu ĉi urbo, kiel multaj studentoj, li kontaktiĝis kun rusaj demokratoj-revoluciuloj, kio influis lian politikan evoluon. Post studofino, li laboris en la regiono de Grodno, samtempe aktivante por siaj sociaj ideoj. En januaro 1863, kiam eksplodis ribelego kontraŭ la rusa superregado, la juna Valerio aktive partoprenis gvidante partizanogrupon.

Post la malvenko de la ribelo kaj post la subpremo, kiu sekvis, li restis kelkajn monatojn en Galicio (sub aŭstra regado); poste, kiel multaj samlandanoj, li rifuĝis en Parizo. Li tie okupis diversajn laborpostenojn: instruisto, presisto, pianoinstruisto (li estas bonega pianludanto); li loĝis dum kelkaj monatoj je la 15, strato Boursault, en la 17a distrikto, en eta ĉambro, luprenita por 20 frankoj monate, sed tiu eta prezo estis ankoraŭ tro alta! Li ne forlasis la politikan agadon, aliĝis en 1866 al la Unuiĝo de Polaj Demokratoj, kiu batalis por Pollando “konstruita per laboristaj manoj” kaj liberigita de la cara superregado.

Post la 4a de septembro 1870, kun grupo de polaj militistoj, li proponis al generalo Trochu la formadon de pola legio por la defendo de Parizo kontraŭ la Prusoj. Trochu rifuzis, ĉar li tenis preta sian faman defendoplanon kiu finiĝos per plena malvenko. Por batali kontraŭ la invadantoj, Vrobleski aliĝas la Nacian Gvardion.

Komence de aprilo 1871, li ricevas la komandadon de la kavalerio de la Federintoj sur la maldekstra bordo de la Sejno. Liaj militaj konoj kaj lia kuraĝo estis poste pli bone uzitaj. Kluzereto, la delegito pri Milito, kiu ekorganizis tri armeojn por la defendo de la ĉefurbo kontraŭ la versajlanoj, transdonis al li la gvidadon de la t.n. “armeo de la centro”, kun generala titolo. Rosel, nova delegito pri Milito, dispartigante la militajn komandadojn, lasis al Vroblevskion la komandadon de la ekstera ĉefstabo en Ĝentilio kaj de la interna ĉefstabo en Elizeo. La 11an de majo, gvidante la 105an kaj la 187an federaj batalionoj (kie estas multaj Polo), li rekaptas la Vanvan fortikaĵon el la versajlanoj. Li eltenas tie du tagojn, malgraŭ tre akraj artileriaj pafadoj. Li devis forlasi la fortikaĵon pro la drasteco de la malamika fajro kaj pro la troa malgrandeco de lia soldataro.

Dum la Sanga Semajno, Vroblevskio akre kontraŭstaras la versajlanajn atakojn en la 13a distrikto. Retiriĝinte en la 11a distrikto, li rifuzas la ĝeneralan gvidadon de la komunumaj taĉmentoj proponitaj de Delekluzo. Mankas nevunditaj homoj kaj municioj. Li daŭrigas la batalon kiel simpla nacia gvardiano. Post la falo de la Komunumo, Vroblevskio sukcesas kaŝiĝi kelkajn monatojn en Parizo. Kaj li rifuĝas en Londono, kie jam estas multaj komunumanoj. Li starigas etan presejon en la kvartalo de Islington; li presas la nedaŭrajn bultenetojn de pli malpli pagipovaj proskribitoj. Lia materia situacio estas tre malfacila. Karlo Markso kaj Friedrich Engels, kiuj tre alte taksas tiun ĉi kuraĝan Komunuman generalon, ofte helpas lin. La 30an de aŭgusto 1872, la 17a Militjuĝistaro mortkondamnas lin pro kontumaco.

Ano de la Konsilantaro de la Internacio, li iĝas peranto por Pollando. Li ĉeestas la 5an Kongreson de la Internacio en Hago (septembro 1872) kiel delegito de la Ĝenerala konsilantaro kaj de la pola sekcio. Li voĉdonis por la eksigo de Bakunino. Dum restado en Ĝenevo, li starigis kontaktojn kun la grupo de rusaj revoluciuloj gvidata de Lavrov. Li ankaŭ partoprenas en la laboro de la polaj elmigrintoj, ĉefe kadre de la Asocio de la Pola Popolo. Post Londono, dum kelkaj jaroj, Vroblevskio loĝas en Svisio.

En 1885, li revenas en Francion, en Nicon, poste en Parizon. Li laboras kiel presisto por «la Lanterne» kaj kiel gazetadministranto por la Necedemulo (l’Intransigeant), konservante siajn politikajn kontaktojn kaj patriotajn agadojn, ĝuante grandegan popularecon ĉe la polaj elmigrintoj.

En 1900, malsana kaj kripla, li estas akceptita de la familio de doktoro Gierszynski, kaj loĝas en lia domo en Ouarville, apud Ĉartro. Li mortas tie la 5an de aŭgusto 1908.

ReferencojRedakti

  • Laŭ Marcel Cerf et Thérèse Gourmaud, La Commune n°33, februaro 2008