Walther Meissner

Fritz Walter MEISSNER (Berlino, 16-a de decembro 1882 - Munkeno, 16-a de novembro 1974) estis germana fizikisto.

Walther Meissner
Walther Meissner.jpg
Persona informo
Walther Meißner
Naskiĝo 16-an de decembro 1882 (1882-12-16)
en Berlino, Flag of Germany (1867–1918).svg Germana Imperiestra Regno
Morto 16-an de novembro 1974 (1974-11-16) (91-jara)
en Munkeno, Flag of Germany.svg Okcidenta Germanio
Lingvoj germana [#]
Loĝloko Germanio [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Teknologia Universitato MunkenoHumboldt-Universitato en BerlinoTeknologia Universitato Berlino [#]
Profesio
Okupo fizikistoinĝeniero • universitata instruisto [#]
Laborkampo fiziko [#]
Aktiva en Munkeno [#]
Doktoreca konsilisto Max Planck [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Meissner studis en Berlino maŝinkonstruadon kaj fizikon estante lernanto de Max Planck. Post tiuj studoj li eklaboris en la Physikalisch-Technische Reichsanstalt.

Ekde 1922 ĝis 1925 li konstruis la trian plej grandan likvigilon de heliumo de la mondo. En 1933 li malkovris la nomitan Efiko Meissner, nome la malapero de ĉia magneta kampo en la interno de superkonduktoro. Unu jaron poste li estis nomumita direktoro de la departemento de teknika fiziko en la Teknologia Universitato Munkeno. Post la Dua Mondmilito li estis elektita la unua prezidanto de la Sciencakademio de Bavario. En 1946 li iĝis direktoro de la unua dividaĵo de la komisiono de esplorado de la Akademio pri fiziko je malaltaj temperaturoj. La laboratorioj en kiuj li laboris estis en la urbo Herrsching am Ammersee ĝis 1965, kiam ili estis translokigitaj al Garching. Walter Meissner mortis en Munkeno en 1974.

Eksteraj ligilojRedakti