Wanda Nemes
Wanda Nemes [vanda nemeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemes Wanda estas hungara aktoro.
Wanda Nemes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de decembro 1983 (40-jaraĝa) en Tata |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (2002–2006) Ady Endre Gymnasium in Debrecen (en) (–2002) |
Familio | |
Edz(in)o | Dávid Jánosi (en) (2017–2021) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Wanda Nemes[1][2] naskiĝis la 24-an de decembro 1983 en Tata (Hungario).
Biografio
redaktiWanda Nemes estis edukita en Püspökladány, ŝi maturiĝis en gimnazio en Debrecen, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2006. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Andor Lukáts kaj Tamás Jordán (aktoro). Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto) (2006-2008), poste ŝi ne ligiĝis al teatra trupo. Ŝi estis membro de Nova Teatro (Budapeŝto) ekde 2009. Ŝi edziniĝis kaj naskis filinon en 2016.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare: Kiel Plaĉas al Vi - ĉambristino; Juci, kamparanino
- Mór Jókai:
- A Bolondok Grófja - Iringa
- A Kőszívű Ember Fiai Edit Liedenwall
- Zsigmond Móricz Nem Élhetek Muzsikaszó Nélkül - Pólika
- Mihály Vörösmarty: Csongor És Tünde - Ledér
- Ferenc Molnár: A Hattyú - Alexandra
- János Vaszary (reĝisoro): A Vörös Bestia - Hedvig
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Presszó (televizia serio, 2008) - Luca
- A galamb papné (televizia filmo, 2013) - Zsuzsi
- A színésznő (televizia filmo, 2018) - Olga